Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 avril 2013 1 22 /04 /avril /2013 13:07

22/04/2013

Mina firmao kvotita ĉe Toronto, en Kanado, strete kunlaboras kun la indonezia registaro por nuligi la protektitan statuson de arbaro de ĉirkaŭ 1,6 milionoj da hektaroj sur la insulo Sumatro.

En komunikaĵo publikigita mardon, East Asia Minerals Corporation asertas, ke ĝi estas aktive implikita en ellaboro de nova aranĝa plano en la provinco Aĉeo.

La proponitaj modifoj koncernas vastajn zonojn de protektitaj arbaroj. La mina ekspluatado ĝuos pri preskaŭ 1 miliono da hektaroj, la arbara ekspluatado pri 413.086 hektaroj kaj palmoleaj plantaĵoj pri 256.250 hektaroj.

Kaj ĝi aldonas: « Ekde kiam la arbaro ne plu havos protektitan statuson, nia firmao akiros eblecon daŭrigi sian elfosadan programon ».

« La malrapideco de reklasifiko estas imputebla al koalicio de mediaj grupoj kaj aliaj NRO-oj ».

Fakte, tiu reklasifiko de la zono estas kontestata de multaj mediaj grupoj, ĉar ĝi povus ruinigi la mondfaman biodiversecon de la provinco, inkluzive orangutanojn, rinocerojn, tigrojn kaj elefantojn kiuj priloĝas la regionon kaj kiuj jam estas endanĝerigitaj.

Zorgoj estis reasertitaj pasintmonate de grupo de biologistoj kaj sciencistoj. Ili avertis, ke tiu nova statuso povus havi gravegan ekologian efikon, ekologio kiu havas gravan rolon en la provinca ekonomio, sed ankaŭ en la regiona loĝantaro.

« La arbaroj de Aĉeo estas esencaj por la nutraĵa sekureco, la reguligado de akvo-fluado dum la musono kaj la sekecaj periodoj por irigacii la rizajn kampojn kaj aliajn kultivojn », deklaris « Asocio por Konservado de la Tropika Biologio ».

Tiu malĝoja decido ne plibeligas la bildon de Indonezio, kiu ne hezitas ruinigi siajn naturajn riĉaĵojn kontraŭ profitoj.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/2765/Environnement/article/detail/1617427/2013/04/18/Une-foret-protegee-de-Sumatra-bientot-vendue-a-une-societe-miniere.dhtml

 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }