Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 octobre 2013 2 01 /10 /octobre /2013 17:23
Sudano : plorigaj  gasoj kontraŭ studentinoj

01/10/2013

La sudana polico uzis plorigajn gasojn lundon en Omdurman, urbo apud la ĉefurbo Ĥartumo, por disigi manifestacion de studentinoj, postulantan demision de la prezidento Omar al-Baŝir, raportis atestantoj.

De unu semajno, la registaro nuligis la subvenciojn pri karburaĵoj, estigante duobligon de la prezoj ĉe pumpilo, kio kaŭzis la plej gravajn tumultojn en la lando de pluraj jaroj.

Postuloj pli kaj pli politikaj esprimiĝis dum pluraj manifestacioj, kiuj tuŝis plurajn urbojn kiel Ĥartumo kaj Sudanhaverurbo.

Dum malgranda manifestacio ĉe la universitato Ahfad en Omdurman, la studentinoj skandis : « la popolo volas la defalon de la reĝimo ! » kaj « Ni ne volas Baŝir! », aldonas la atestantoj.

La polico intervenis per plorigaj gasoj kaj disigis la manifestaciantojn.

La ministro pri Internaj aferoj, Mahmoud Hamad, deklaris lundon ke la aŭtoritatoj arestis entute 700 personojn en rilato kun la tumultoj, kiujn ili kvalifikis kiel « krima vandalismo ».

« Tio tute ne similas manifestaciojn », li diris dum gazetkunveno, la unua organizita de la registaro por argumenti fronte al la socia kaj politika agitado.

Li parolis krome pri 34 mortintoj dum la tumultoj, dum la sudanaj defendantoj pri homrajtoj kaj kelkaj diplomatoj asertas pri bilanco atinganta 150 mortintojn.

Krome, laŭ la ministro pri internaj aferoj, pli ol 40 benzin-stacioj, pluraj administaciaj konstruaĵoj kaj 13 busoj estis atakitaj.

Omar al-Baŝir, reganta depost la puĉo de1989, ĝis tiam evitis batalon inspiriĝintan de la « Araba printempo », interalie pro la nekapableco de la opozicio solvi ties diverĝojn.

Koruptado kaj ega inflacio pezas tamen sur la Sudananoj, tiom pli ke post la sendependenco de Sud-sudano en junio 2011, la lando perdis tri kvaronojn el ties petrol-produktado.

http://www.zonebourse.com/actualite-bourse/Grenades-lacrymogenes-contre-des-manifestantes-au-Soudan--17309375/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }