Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 septembre 2013 1 09 /09 /septembre /2013 19:16

09/09/2013

Membroj de « Siria Movado de Neperforta Rezistado (SMNR) » realigis interaktivan mapon, kiu katalogas la ensemblon de pacaj iniciatoj deplojitaj ene de la opozicio.

De radioelsendoj ĝis alternativa kino ne forgesante NeRegistarajn Organizaĵojn, la celo de tiu enretigita ilo estas montri ke la opoziciuloj al la reĝimo ne ĉiuj estas « teroristoj ».

Interaktiva mapo pri la neperfortaj iniciatoj

Pasintan 26an de junio, la « Siria Observejo pri Homaj Rajtoj (SOHR) » malkaŝis ke la nombro de 100.000 mortintoj estis atingita en Sirio de post la komenco de la batalo kontraŭ la reĝimo de la prezidento Baŝar Al-Asad, en marto 2011.

Membroj de SOHR enretigis interaktivan mapon pri paca rezistado en Sirio.

Tiu ĉi katalogas la pacajn iniciatojn plenumitajn de la opoziciuloj al Baŝar Al-Asad tra la lando de post la komenco de la batalo.

De murskribaĵoj ĝis NROj ne forgesante alternativajn radioelsendojn

« Tiu mapo katalogas plejparte el la civilaj iniciatoj kaj la agadoj ene de la siria insurekcio » eksplikas la SMNR en sia feksbuka konto.

La informoj figurantaj sur tiu komputila grafiko estas eltiritaj el la retpaĝo de la firmao aŭ estis rekte provizitaj de la organizantoj.

Sufiĉas klaki sur la veziko por akiri informojn – krea dato, aktiveca sektoro - pri la iniciatoj.

Tiuj iniciatoj estas disigitaj per koloroj, kiuj kongruas kun aktiveca kampo : civila aktivismo, radioelsendoj (Baladna FM, One to one), ne forgesante NRO-ojn, murskribaĵojn, ĵurnalojn kaj magazinojn aŭ eĉ alternativan kinon. Ni malkovras ekzemple verkojn realigitajn de opoziciuloj al la reĝimo kiel « This is not a movie trailer ! This is Syria ! » filmeto kiu denuncas la detruadon de la lando fare de la siria reĝimo.

Tri monatojn da laboro

« Estis tre malfacile kolekti tiel kvanton da aktivaĵoj. Ni decidis inkludi ĝeneralan vidadon sur ĉiu elemento de la mapo kaj ligilon al ties ret/fejsbukaj paĝoj.

Majmuna laboris de Sirio kaj plejparte el la tempo ŝi laboris sen elektro por fini la projekton, pro malfacilaĵoj aliri interreton kaŭze de senĉesaj elektro-paneoj », eksplikas Omar al Asil, je origino de la projekto en la angla retpaĝo de Internacia Amnestio.

Titana laboro, kiu necesigis tri monatojn da laboro por katalogi la multnombrajn iniciatojn.

Pacismo ene de la siria insurekcio

Ĉefa celo de tiu interaktiva mapo : montri al la siria popolo kaj al la cetero de la mondo, ke la neperfortaj agadoj estas oftaj ene de la siria insurekcio.

« La aktivistoj de SMNR opinias ke la paca lukto estas rimedo por akiri socian kaj politikan ŝanĝojn. Multaj homoj certas ke neperforto ne plu estas en Sirio : tiu mapo estis kreita por montri, ke ĝi plu ekzistas tie » daŭras Omar al Assil.

http://www.jolpress.com/syrie-carte-interactive-resistance-non-violente-article-820675.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }