17/09/2013
Preskaŭ 2 milionoj da junaj Sirianoj de 6 ĝis 15-jaraĝaj, t.e 40% el la lernejanoj de tiu aĝo, ne plu frekventas lernejon, bedaŭris vendredon la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (FUNUHI, angle UNICEF).
« Koncerne lando kiu antaŭ la komenco de la konflikto preskaŭ estis atingonta la celon de universala baza edukado, la ciferoj estas teruraj », deklaris la porparolanto de FUNUHI, Marixie Mercado, dum gazetkunveno.
« Dum la lernojaro ĵus komencis en Sirio kaj en la najbaraj landoj, ebligi ke la infanoj ricevu ian lernadon estas monumenta tasko », ŝi daŭrigis.
En Sirio, pli ol 3.000 lernejoj estis detruitaj aŭ difektitaj de post la komenco de la konflikto, kaj ĉirkaŭ 900 estas okupataj de delokitaj familioj kiuj fuĝis la perfortaĵojn.
UNU MILIONO DA SIRIAJ RIFUĜINTAJ INFANOJ
Ĉirkaŭ duono el la 2 milionoj da junaj Sirianoj kiuj ne plu povas frekventi lernejon rifuĝis en la najbaraj landoj.
FUNUHI opinias ke ilia nombro estis pli ol dekobligita en malpli ol unu jaro.
En Libano, la nombro da lokoj estas limigita al 300.000 sed la registaro opinias ke 550.000 infanoj el ili atingos enlernejigan aĝon fine de la jaro.
En Jordanio, ĉirkaŭ du triono el preskaŭ 150.000 siriaj infanoj atinginte enlernejigan aĝon ne frekventas lernejon. Ĉirkaŭ 30.000 vivas en la kampadejo Zaatari, sed la lernejoj kiuj ekzistas tie disponas akceptan kapablecon de nur 14.000 lokoj entute, kaj la diligenteco de la lernejanoj estas malgranda pro la malsekureco kiu regas en la kampadejo.
En Irako, preskaŭ ĉiuj junaj Sirianoj kiuj vivas en akceptaj familioj ne frekventas lernejojn.
El la 2 milionoj da siriaj rifuĝintoj nombritaj de Unuiĝintaj Nacioj, unu miliono estas malpli ol 18-jaraj, inter kiuj 740.000 estas malpli ol 11-jaraj.
Krome, 3 milionoj da siriaj infanoj suferas pri la konflikto ene de Sirio, laŭ UN.
Ĝis nun, FUNUHI ricevis nur 39 milionojn da eŭroj el la 161 milionoj petitaj ĉi-jare por la siria konflikto.