/image%2F0553642%2F201305%2Fob_fea2754dba8c03c57b86f87e6d6d298a_semences2.jpg)
30/05/2013
La verduloj vigle denuncis lundon proponon de la Eŭropa komisiono rilatantan al registrado de la semoj, kiu kondukos laŭ ili al plia reduktado de la neformalaj interŝanĝoj inter kultivistoj, malfavore al biodiverseco.
« Reduktante la rajtojn de la kamparanoj resemi siajn proprajn semojn, drastigante la kondiĉojn de rekono de la varietatoj fare de sendependantaj etaj entreprenistoj, limigante la cirkuladon kaj interŝanĝon de semoj inter asocioj kaj inter plantistoj, la Eŭropa komisiono balaas 10.000 jarojn da agrikultura historio », asertis la eŭrodeputito José Bové, citita en komunikaĵo.
La komisiono prezentis lundon proponojn kiuj permesos laŭ ĝi « simpligi » la registradan reĝimon de la semoj.
Ĝi balaas la kritikojn certigante ke la etaj entreprenoj kaj kelkaj specifaj semoj ne estas submetitaj al la multekostaj devigoj pri testoj kaj registrado.
/image%2F0553642%2F201305%2Fob_771fb2a2900d2a7301c88d280a12df98_kokopelli.jpg)
Sed la etaj protagonistoj de la sektoro, aparte la asocio Kokopelli, vigle ekreagas kontraŭ proponoj kiujn ili juĝas tute adaptitaj al la grandaj firmaoj de la semindustrio (Monsanto, Pionner, Sygenta et Dupont).
La verdaj eŭrodeputitoj promesas siaflanke batali kontraŭ propono « kontraŭ-produktiva kaj danĝera ».
« La biodiverseco estas en danĝero. La multnaciaj entreprenoj koncentris siajn klopodojn por kreado de plantoj je alta rendimento, sed kiuj estas tre malfortaj. Ili povas vivteni sin nur en « artefarita » medio dependanta de kemiaj sterkaĵoj kaj pesticidoj, do de petrolo », asertas José Bové.
http://www.lavenir.net/article/detail.aspx?articleid=DMF20130506_00306953