Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mai 2013 4 16 /05 /mai /2013 15:47
Rusio : Moskvo denove rifuzas organizon de Geja Fiero

16/05/2013

La moskva urbodomo repuŝis plian fojon merkredon 15an de majo peton de samseksamaj aktivistoj por Geja Fiero en la rusa ĉefurbo, emfazante ke ĝia celo estas « respekto pri bonmoreco » kaj « patriotismo ».

« Ni preparis respondon por ĉiuj petoj deponitaj de la organizantoj kaj ni oponas nian rifuzon », deklaris respondeculo el la urbodomo, Alexej Majorov, citita de la informagentejo Interfax.

« Ni devas labori al la respekto de bonmoreco kaj instrui patriotismon al la juna generacio, kaj ne strangajn aspirojn », li eksplikis.

La respondeculo citita de Ria Novosti aldonis ke la polico reagos al ĉiuj provoj organizi Gejan Fieron sen permeso. Lundon, samseksama asocio deponis ĉe la Moskva urbodomo peton por organizi manifestacion kaj marŝadon la 25an kaj 26an de majo en parko de la ĉefurbo.

HOMOFOBIO, « ŜTATPOLITIKO »

Unu el la organizantoj, Nikolaj Aleksejev, asertis merkredon matene en komunikaĵo ke okaze de malpermeso, li deponos plendon antaŭ justico.

La prezidentino de la grupo pri defendo de homaj rajtoj Helsinko, Ljudmila Aleksejeva, anoncis le decidon de la aŭtoritatoj.

« Homofobio estas ĉe ni Ŝtatpolitiko », opiniis S-ino Aleksejeva, citita de Interfax.

La aŭtoritatoj en Moskvo rifuzas ĉiujare petojn de samseksamaj aktivistoj organizi manifestaciojn. Provoj fari tion sen permeso de la aŭtoritatoj okazigis plurfoje incidentojn inter samseksamaj aktivistoj kaj membroj de ortodoksaj organizaĵoj.

La samseksamaj aktivistoj estas tute malbone akceptataj en Rusio. Samseksamo estis konsiderata kiel krimo ĝis 1993. kaj kiel mensmalsano ĝis 1999, longe post la defalo en 1991 de la sovetia reĝimo.

En Sankt-Peterburgo, dua urbo en Rusio, leĝo alprenita pasintan jaron punas la protagonistojn de ĉiu « publika agado » farante reklamon pri samseksamo kaj pedofilio. La teksto estis denuncita de la defendantoj pri liberecoj tial ke li starigas konfuzaĵon inter samseksamo kaj pedofilio. La rusa prezidento Vladimir Putin anoncis fine de februaro ke Rusio povus modifi akordojn pri adopto kun la landoj kiuj leĝigis la samseksaman edziĝon.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/05/15/la-gay-pride-toujours-interdite-a-moscou_3238125_3214.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }