29/05/2013
Miloj da personoj manifestaciis lundon 27an de majo kontraŭ esploro kaj ekspluato de skistogasoj en Bârlad, areo oriente de Rumanio kie la usona firmao Chevron disponas pri koncesioj, konstatas ĵurnalisto de AFP.
La manifestacio kolektis plurajn milojn da personoj, indikis la ĝendarmejo.
« Ne al esploro kaj ekspluato de skistogaso, no fracking (ne al hidraŭlika fendado) Chevron go home », oni povis legi sur la afiŝtabuloj svingitaj de la manifestaciantoj venintaj de Bârlad kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj.
Chevron disponas pri koncesio de 600.000 hektaroj en tiu kampara regiono kaj esperas komenci esploron en la venontaj monatoj.
« Mi venis manifestacii kontraŭ esploro de skistogaso ĉar mi deziras ke miaj gefiloj kreskos en sekureco kaj povos trinki puran akvon, sen poluado », eksplikis manifestacianto, Alina Secrie, kuracista asistanto 39-jara.
« Ni volas ke la freatika tavolo ne estu poluita », ŝi aldonis, reference al la riskoj de poluado kaŭzita de hidraŭlika fendado, tre kontestata metodo pri ekstrakto de skistogasoj.
Laŭ la medidefendantoj, tiu tekniko kiu konsistas en injektado je alta premo en rokojn de enormaj kvantoj da akvo pliigita per sablo kaj kemiaj aldonaĵoj por liberigi la gasojn, povas poluadi la freatikajn tavolojn, malfortigi la grundojn, eĉ favorigi tertremojn.
« Nia regiono vivas per terkulturo, se la bestoj trinkas de tiu poluita akvo, terkulturo mortos », deklaris siaflanke Constantin, hidrologo kiu preferas silenti sian familian nomon pro risko perdi sian laborpostenon.
La manifestaciantoj longe malaklamis la registaron centro-maldekstra de la Ĉefministro Victor Ponta akuzita ke li perfidis defendante hodiaŭ esploron kaj ekspluaton de skistogasoj post kritikoj kiam li estis en opozicio en 2012.
Rumanio estas parto de la landoj kiuj defendis ekspluaton de skistogasoj dum la pasinta eŭropa konsilio kune kun Britio, Pollando aŭ Hispanio.
Ni transmetas tre klaran mesaĝon al la registaro Ponta : la homoj de tiu regiono volas nek esploron nek ekspluaton de la skistogasoj per hidraŭlika fendado », deklaris Violeta Cozan, unu el la organizantoj.
La manifestaciantoj postulis demision de la ministro pri medio Rovana Plumb, akuzita pri minimumigo de la riskoj dum esploro.
« Hodiaŭ lando kiel Francio kiu malpermesis esploron kaj ekspluaton estas ekzemplo por ni », opiniis siaflanke Lulu Fînaru, notario de Bârlad kiu partoprenas la Iniciativan grupon de la civila socio je origino de la mobilizado.
En Eŭropo, Francio kaj Bulgario malpermesis la hidraŭlikan fendadon, unika tekniko disponebla ĝis nun por ekstrakti skistogasojn.