Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2013 2 10 /09 /septembre /2013 21:03
Rumanio : la ormineja projekto de Rosia Montana spertas haltigon

10/09/2013

La registaro finfine retropaŝis lundon koncerne sian projekton pri ekspluatado de la vasta orminejo de Rosia Montana (Transilvanio) de kanada firmao. Tiu iniciativo estis objekto de protestadoj dum pluraj tagoj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/rumanio-bukare%C5%9Dto-malfermas-la-vojon-al-kontestata-ormineja-projekto

La reganta koalicio en Rumanio ne havis alian elekton ol forpuŝi la leĝprojekton permesantan tiun projekton, kiel anoncis la rumania Ĉefministro Victor Ponta.

La strato opoziciis ĉefe pro la kemiaj produktoj kiuj devos esti uzitaj dum tiu ekspluatado.

Ekzemple, Gabriel Resources, kanada firmao taskita pri tiu projekto, pere de ties surloka filio Rosia Montana Gold Corporation, projektis uzadi po 12.000 tunojn da cianido jare. Certa danĝero por la minaj galerioj datiĝantaj de la romana epoko, laŭ arkeologiaj esploroj.

Reage al tiu returniĝo, la mina kompanio deklaris ke, « se la leĝprojekto estas forpuŝita, ĝi analizos ĉiajn eblajn apelaciojn inkluzive justican agadon pro multaj malobservadoj de la internaciaj traktatoj pri investadoj ».

Malgraŭ tiuj minacoj, la rumania registaro ne povas opozicii tiun gravan manifestadon de la popola volo.

Rumanio : la ormineja projekto de Rosia Montana spertas haltigon

Ili estis pli ol 15.000 pasintan dimanĉon por esprimi sian rifuzon de tiu mina ekspluatado en la ĉefaj rumaniaj urboj.

Sciindas ke la nuna registaro engaĝiĝis, dum balotada kampanjo, al rifuzo de tiu projekto. Sed, fine de pasinta aŭgusto, la sama skipo konsentis pri la ekspluatado.

Ironie, le registara ĉefo eĉ deklaris ke kiel deputito, li voĉdonus kontraŭ tiu leĝprokekto.

Finfine, la strato venkis.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }