Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juin 2013 6 08 /06 /juin /2013 20:05
Rumanio : la municipo de Kluĵo kulpigita pri diskriminacio kontraŭ la Romaoj.

La muinicipo de Kluĵo estis kulpigita pri diskriminacio kontraŭ la Romaoj elpelitaj el la urbo-centro, en decembro 2010, kaj translokitaj en la antaŭurbo. Verdiktis la Nacia konsilio de lukto kontraŭ diskriminacio, la 28an majo de 2013. La decido de tiu organo taskita pri aplikado de la kontraŭ-diskriminacia leĝaro en Rumanio ne ebligas apelacion.

En novembro 2011, tiu organismo konkludis ke la « elpelado de la romaa loĝantaro [el la strato Coastei, en Kluĵo, de la lokaj aŭtoritatoj] kaj ties reinstalado apud la defalaĵejo kaj rubejo de kemiaj produktaĵoj » konstituas diskriminacian praktikon.

La konsilio monpunis la lokajn aŭtoritatojn kaj petis ilin trovi solvon al la problemo de loĝejo por tiuj personoj.

La aŭtoritatoj kontestis la verdikton kaj sin turnis al la apelacia kortumo, poste antaŭ la Alta kasacia kaj justica kortumo. Ambaŭ apelacioj estis forĵetitaj pro proceduraj kialoj.

La Laborgrupo de Civilaj Organizaĵoj (LCO), Internacia amnestio kaj la Eŭropa Centro de Romaaj Rajtoj (ECRR) salutas la juĝon de la Alta kasacia kaj justica kortumo , laŭ kiu la municipo devas nun pagi monpunon de ĉirkaŭ 2.000 eŭroj, kio en la rumana kontraŭdiskriminacia leĝaro, konstituas la plej altan financan sankcion sur la kampo de etna diskriminacio.

La tri organizaĵoj esta tamen maltrankvilaj ĉar preskaŭ tri jarojn post la elpelado, la municipado de Kluĵo ne ankoraŭ kompensis la atencojn al homaj rajtoj suferigitan de la loĝantaro de la strato rue Coastei

Rumanio : la municipo de Kluĵo kulpigita pri diskriminacio kontraŭ la Romaoj.

Konsiderante la verdikton, ne apelaciebla, de la Nacia konsilio de lukto kontraŭ diskriminatio, LCO, Internacia Amnestio kaj ECRR petas la lokajn aŭtoritatojn reloĝi tuj la personojn elpelitajn en taŭgaj loĝejoj.

http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Discriminations/Discriminations/Actualites/Roumanie-une-mairie-condamnee-pour-discriminations-envers-les-Roms-8741

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }