14/09/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/miloj-da-manifestaciantoj-en-varsovio-kontra-la-registaro
Dekoj da miloj da sindikatanoj alfluis en Varsovio ekde sabato matene por manifestacio kontraŭ la liberala registaro de Donald Tusk, indikis al AFP Marek Lewandowski, porparolanto de Solidarność (solidareco).
« Ni deziras la foriron de Donald Tusk. Tio estas la sola rimedo por ŝanĝi la socian politikon en Pollando », deklaris Marek Lewandowski.
« Ni volas emeritiĝon je 65-jara kaj ne 67-jara kiel antaŭvidas la reformo aranĝita de tiu registaro, ni volas pli bonan socialan politikon kaj garantiojn por la salajroj ».
Centoj da busoj transportantaj manifestaciantojn alfluis en Varsovio je tagiĝo el ĉiuj regionoj de Pollando, interalie de Silezio (sudo) kun ministoj, ferindustriistoj kaj ankaŭ de Gdańsk (nordo), bastiono de la sindikato Solidareco, kun laboristoj de ŝipkonstruejoj.
« Ni eble estos preskaŭ 100.000 manifestaciantoj de Solidareco. Du aliaj centraloj organizas siajn proprajn marŝojn kaj kuniĝos kun ni tagmeze por unu sola granda defilado », deklaris S°Lewandowski.
La manifestacio sabaton estas la kulmina momento el kvar tagoj da protestadoj organizitaj en Varsovio.
Unua manifestacio merkredon kolektis inter 15.000 kaj 23.000 personojn, aŭ la taksadoj de observantoj kaj organizantoj.
La centrista registaro de Donald Tusk, regante de 6 jaroj, malaltigas en la opinisondoj. Ĝi plu disponas je malforta plimulto ĉe la Parlamento, dum la pollanda ekonomio stagnas.
Pasintjare, en septembro 2012, ĉirkaŭ 40.000 personoj manifestaciis en Varsovio por denunci la politikon de la registaro alvoke de sindikataj kaj religiaj organizaĵoj kaj de opoziciaj dekstraj partioj.