Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 avril 2013 1 29 /04 /avril /2013 14:17
Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

29/04/2013

La uzado de pesticidoj tiel, kiel oni ĝin konas (insekticidoj, fungicidoj kaj herbicidoj) komencis dum la 70aj jaroj. Kvardek jarojn poste, tiu praktiko estas kutima kaj multaj pesticidaj restaĵoj troviĝas en niaj nutraĵoj.

Ni memoru ke laŭ freŝdataj studaĵoj, ili povas esti kaŭzoj de kanceroj kaj prezenti minacojn por virseksa fekundeco kaj disvolviĝo de la feto.

http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/22155227

Ĉiujare, la Eŭropa Instanco pri Nutraĵa Sekureco (EINS) analizas ĉirkaŭ 70.000 nutraĵojn por determini ties enhavon en pesticidaj restaĵoj.

http://www.efsa.europa.eu/en/efsajournal/pub/3130.htm

Jen kion ĝi trovis, kiel resumas la libro de la inĝeniero-agronomo Claube Aubert, « Manĝi ekologie, estas pli bone! » :

http://boutique.terrevivante.org/librairie/livres/196/alimentation/conseils-d-expert/458-manger-bio-c-est-mieux.htm

Restaĵoj de 338 malsamaj pesticidoj en la legomoj.

319 en la fruktoj

93 en la cerealoj

34 en la bestaj produktaĵoj

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Tamen, ĉiuj fruktoj kaj legomoj ne suferas samgrade. Inter la plej domaĝitaj : cepoj, askalonoj kaj ajlo (kun nur 13,6% el la infektitaj provaĵoj), spinacoj (24,5%), asparagoj kaj poreoj 24,6%) aŭ la radiklegomoj, kiel terpomoj aŭ rafanetoj (26%).

Claude Aubert eksplikas : « La plimulto de la pesticidoj, kaj aparte la insekticidoj estas uzataj ekstere. Ili estas deponitaj sur la fruktoj kaj legomoj pere de ŝprucigiloj. Jen kial la vegetaĵoj kiuj kreskas ene de la tero, kiel terpomoj, estas malpli minacataj pri infektado ».

Bedaŭrinde ĉiuj vegetaĵoj ne kreskas subtere kaj kelkaj suferas pri ĉieesteco de pesticidoj.

Jen kial Claude Aubert rekomendas manĝi plejeble ekologie, ĉar por kelkaj el la priskribitaj vegetaĵoj, la procento de pesticidoj estas dividita per 10 se ili devenas de ekologia agrikulturo.

« La fruktaj ŝeloj estas la parto kie koncentriĝas plejmulte da antioksidantoj kaj vitaminoj. Sed ni povas konsumi ilin nur se ĝi estas ekologia, ĉar en aliaj kazoj, ankaŭ en la ŝelo koncentriĝas la pesticidoj ».

http://www.huffingtonpost.fr/2013/04/24/pesticides-les-10-fruits-et-legumes-les-plus-contamines_n_3148055.html

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Kukumoj kaj kukurbetoj

Laŭ la studaĵo, pli ol triono (37,7%) el la Kukumoj kaj kukurbetoj estas infektataj.
Sed laŭ Claude Aubert, la simpla fakto senŝeligi ilin ebligas senbalastigi grandan parton de la pesticidoj.

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Sekaj legomoj (pizoj, fazeoloj, lentoj, ktp.)

Preskaŭ 40% el la pizoj, fazeoloj kaj lentoj estas infektataj.

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Fruktoj kun kerno (avokadoj, abrikotoj, mangoj, ktp.)

Atentu, la afero fariĝas ege maltrankvila : pli ol duono el la fruktoj kun kerno (54,8%) estas vehiklo de pesticidaj restaĵoj. Estas sciinde ke tiuj fruktoj, ege atakataj de insektoj, estas objekto de multaj traktadoj.

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Fruktoj kun grajnoj (pomoj, piroj, ktp.)

« La pomo estas ege atakataj de vermoj kaj aliaj insektoj, memorigas Claude Aubert.

Rezulto : 65,2% el la provaĵoj de pomoj kaj piroj, estas vehiklo de pesticidaj restaĵoj.

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Kapsikoj

La kapsikoj, kiuj estas tre atakataj de insektoj, estas do objekto de intensa traktado : du trionoj (66%) estas vehiklo de pesticidaj restaĵoj, samgrade kiel …

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

... Salato

Ĉirkaŭ du trionoj el la provaĵoj da laktuko analizitaj prezentis pesticidajn restaĵojn.

Sed kial ? « La laktuko estas kultivata sub forcejo, kio povus ekspliki ke la pesticidoj ne disiĝas en aero » eksplikas Claude Aubert. Kio eksplikus kial, mondskale, la salato estas la vegataĵo plej infektita.

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Fragoj

Samkiale ol salato, ankaŭ fragoj estas submetitaj al pesticidoj : 71,3% el la provaĵoj analizitaj prezentis restaĵojn.

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Citrusoj

75% el la citronoj estus vehiklo de pesticidaj restaĵoj.

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Framboj

75,9% el la framboj estus infektataj

Pesticidoj : la 10 fruktoj kaj legomoj plej infektitaj

Vinberoj

Mondskale, nur 73,8% el la vinberoj estus vehiklo de pesticidoj.
Vinberoj havas la negloran rekordon pri la nombro de uzataj pesticidoj : 26 nur por ĝi, deklaras Claude Aubert. Krome, vinbero prezentas veran malavantaĝon : ni ne povas senŝeligi ĝin kiel aliaj fruktoj, dum sur ties ŝelo deponiĝas la plej granda nombro de pesticidoj. »

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }