/image%2F0553642%2F201309%2Fob_7d816593d76e63d38f658d9874e5d513_ajoreoj.jpg)
19/09/2013
La arbaro de izolitaj Indianoj de Paragvajo estas pli kaj pli detruata por lasi la lokon al bredado de brutaro destinata al la eŭropa merkato.
Novaj satelitaj bildoj malkaŝas ke la brazila entrepreno Yaguarete Pora senarbarigis la praan teritorion de la indianoj ajoreoj, norde de Paragvajo.
La kelkaj Ajoreoj kiuj plu vivas en izoliteco estas daŭre truditaj fuĝi la bredistojn kiuj akaparis grandan parton de ilia teritorio.
Yaguarete aliĝas al la Monda Interkosento de Unuiĝintaj Nacioj, iniciato celanta instigi la entreprenojn « konformi siajn operaciojn kaj strategiojn laŭ dek principoj universale konsentitaj pri homaj rajtoj ».
Sed la aktivecoj de la entrepreno endanĝerigas la vivon de la izolitaj Ajoreoj. Tiuj-ĉi ne havas imunecon fronte al la eksteraj malsanoj kaj ĉia kontakto kun la dungitoj de la entrepreno povus esti mortiga al ili.
En freŝdata raporto submetita al Unuiĝintaj Nacioj, Yaguarete malkaŝas ke ĝi jam komencis bredadon de brutaro sur la teritorio de la izolitaj Indianoj kaj ke parto de la produkto de viando estas destinita al Eŭropo.
Tamen, ĝia raporto tute ne mencias la ĉeeston de izolitaj Indianoj.
Survival skribis al la Eŭropa komisiono por peti enketon pri importadoj de bovaĵo.
En la celo aperi respondeca sur socia kaj media kampoj, la entrepreno deklaris parton de sia domajno « privata natura rezervejo ». Sed tiu tero estas praa proprieto de Ajoroj kiuj postulas la biendokumentojn de pli ol 20 jaroj.
Multaj Ajoreoj kiuj jam estis forpelitaj de ties arbaro estas mortintaj tiujn pasitajn jarojn kaj multaj aliaj estas trafitaj de kronikaj malsanoj.
La paragvajaj arbaroj estas rapide senarbigitaj por paŝti bovinojn kaj produkti viandon destinitan al la merkatoj eŭropa, afrika, rusa kaj usona.
Stephen Corry, direktoro de Survival International, deklaris : « Yaguarete ignoras je evidenta maniero la principojn al kiuj ĝi aliĝis kaj UN ŝajnas senpova por interveni, kaj tio ne estas la unuafojo ke la entrepreno estas kaptita ĉe la freŝa faro.
Ĉu Paragvajo iam interrompos tiujn agadojn de eksterlanda entrepreno kiu minacas la ekziston mem de la izolitaj Indianoj, siaj civitanoj plej vundeblaj ?