Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2013 4 02 /05 /mai /2013 21:52

02/04/2013

Perforta subpremo de la papua kongreso fare de la sekurecaj fortoj indoneziaj la 19an de oktobro 2011.

La papuaj gvidantoj esprimis sian antaŭzorgon sekve de la anonco pri konstruada projekto en la du venontaj jaroj koncerne 1.500 kilometrojn da novaj vojoj fare de pli ol mil indoneziaj soldatoj, en la celo rapidigi la disvolviĝon de la okcidenta Papuo.

La registaro asertas ke la agitiĝo, kiu regas en la regiono, rezultas je manko de disvolviĝo, dum laŭ la Papuanoj, tiu agitiĝo estas  kaŭzita de la malobservado pri politikaj kaj homaj rajtoj. Survival International kaj la Papuanoj timas, ke la masiva alveno de soldatoj alportos nek disvolviĝon nek pacon en la regiono.

Moŝto Socratez Yomana, papua gvidanto, asertis al reprezentanto de Survival : « La Papuoj ne bezonas grandajn vojojn, sed pli bonan vivon sur siaj propraj teroj, sen timigoj, troigoj kaj murdoj ».

Markus Haluk, alia gvidanto, atentigas pri la fakto ke la novaj vojoj estas alirejo al kontraŭleĝa senarbigado, kiu estos plejparte efektivigita de la militistoj.

La ĉeesto de militistoj en Okcidenta Papuo sin akompanas preskaŭ ĉiam de malobservo pri homaj rajtoj, kiel murdoj, arbitraj arestadoj, seksperfortoj kaj torturo.

La supoza disvolviĝo jam kaŭzis gravajn damaĝojn al la Papuanoj. Malgraŭ la ĉeesto de la plej grava ora minejo en la mondo, la Okcidenta Papuo restas la plej malriĉa regiono de Indonezio, kun procento de HIV/Aidoso taksita dudekoble pli alta ol en la landa cetero.

Granda parto de la aidosaj kazoj estas kaŭzita al la seks-industrio, kiu akompanis la alvenon de migrantaj laboristoj venintaj por fiŝkaptado, ligno kaj minaj industrioj.

Multaj papuanoj persvaditaj, ke la militistoj intence enigas aidoson en Okcidentan Papuon vidas tiun kruelaĵon kiel provon de etna purigado. En kelkaj zonoj, la militistoj liveris alkoholon kaj ĉiesulinojn por diboĉigi la ĉefojn de triboj, kaj tiel atingi liajn terojn kaj resursojn.

Jam, pluraj triboj estas ruinigitaj de aidoso. La procentoj plej altaj estas konstatitaj en la zonoj, kie la laŭdire disvolviĝo jam okazis, kiel ekzemple en la ĉirkaŭaĵo de la anglo-usona mino de Grasberg.

Survival International alvokas la indonezian registaron ĉesigi la malobservadon pri homaj rajtoj kun la papuanoj tiamaniere, ke ili povu mem decidi pri sia propra vivmaniero, pri siaj prioritatoj koncerne disvolviĝon kaj propran estontecon.

http://www.survivalfrance.org/actu/9188

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }