Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juin 2013 7 23 /06 /juin /2013 16:06
Nikaragvo : subtenantoj de la registaro atakas manifestacion de pensiuloj

23/06/2013

Kolektiĝoj de nikaragvaj pensiuloj, kiuj manifestaciis por postuli minimuman pension ekvivalentan al minimuma salajro, t.e po 140 dolaroj monate, estis perforte disigitaj sabaton frumatene en Managvo de subtenantoj de la registaro de Daniel Ortega, raportis atestantoj.

Ĉirkaŭ 300 personoj surhavantaj t-ĉemizojn montrantajn por-registarajn sloganojn kaj vizaĝoj maskitaj per fulardoj impetegis kontraŭ la kampadejo improvizita de la protestantoj de preskaŭ unu semajno kaj okupata dum la atako de pluraj dekoj da pensiuloj, laŭ atestantoj.

« Ili alvenis kurante kaj kriante ke ili mortigos nin », diris al AFP Luciana Chamorro, nepino de la eks-prezidento Violeta Chamorro, reganta de 1990 ĝis 1997.

« Mi vidis kiamaniere ili frapis maljunulojn per basbal-klabo kaj piedfrapoj », ankaŭ rakontis tiu studentino kiu ĉeestis kun aliaj kunlernantoj por manifesti sian solidarecon kun la pensiuloj.

La subtenantoj de la registaro detruis la improvizitan kampadejon, senposedigis manifestaciantojn de iliaj sakoj, poŝtelefonoj kaj eĉ vestoj, laŭ Luciana Chamorro kaj aliaj atestantoj.

La opozicia partio Movado por Renovigado de Sandinismo denuncis tiujn « skandalajn kaj malkuraĝajn agadojn » kaj rekte kulpigis la prezidenton Ortega kaj ties edzino Rosario.

La episkopo de Managvo Leopoldo Brenes kaj lia kun-episkopo Silvio Baez ankaŭ kondamnis la atakon kontraŭ la pensiuloj. Moŝto Baez aparte akuzis la registaron uzadi « paramilitistajn grupojn » kaj kvalitigis la atakon kiel « Ŝtata terorismo ».

La improvizita kampadejo de la pensiuloj, en la historia centro de Managvo apud la sidejo de la sociala sekureco, estis malmuntita kaj neniu manifestacianto plu ĉeestas, konstatis fotisto de AFP.

La manifestaciantoj – pensiuloj kaj studentoj – poste amasiĝis en la katedro de Managvo dum subtenantoj de la registaro invadis proksiman trafikcirklon. La mobilizado komencis sabaton sian sesan tagon, dum neniu dialogo kun la aŭtoritatoj estiĝis.

La Nacia Unuiĝo de Maljunuloj identigis en la lando 15.000 personojn pli ol 60-jaraj kiuj ne kapablis kotizi la 750 semajnojn necesajn por ricevi pension.

http://www.lapresse.ca/international/amerique-latine/201306/22/01-4664181-nicaragua-des-partisans-du-gouvernement-sattaquent-a-une-manifestation-de-retraites.php

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }