Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 avril 2013 1 22 /04 /avril /2013 20:20
Niĝero : AREVA : minejo refunkcias, minaco de nova striko

22/04/2013

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/areva-minejo-refunkcias-minaco-de-nova-striko

La laboro en la urania minejo de Kominak de Areva, situata norde de Niĝero, refunkciis sabaton post 48-hora striko, sed la sindikatoj diris ke novaj agadoj povus rekomenci ekde lundo se la grupo ne plialtigas la kromsalajrojn akorditajn al la salajruloj.

« Tiu striko estis averto. La direkcio de Kominak havas ĝis lundo por prezenti kontentigan proponon, se ne ni organizos plian strikon », deklaris Inoua Neino, ĝenerala sekretario de Nacia Unuiĝo de la minaj laboristoj de Niĝero.

Areva estas la plej grava akciulo de Kominak kun partopreno de 34%. La Niĝera ŝtato posedas 31%, la japana OURD 25% kaj la hispana Enusa 10%.

La urania ekstraktado en Niĝero, kiu reprezentas 20% el la francaj bezonoj, laŭ taksado de parlamenta komisiono, estas strategia por Areva, tiom por nutrado de la francaj nukleaj centraloj kiom por vendo de tiu materialo al ĝiaj fremdaj klientoj.

Komence de februaro, la Niĝera prezidento Mahamadu Isufu diris ke la lando intencas denove traktadi ties partnerecon kun la franca grupo por la ekspluatado de ĝiaj uraniaj resursoj en reekvilibriga direktiĝo.

Komence de marto, Olivier Wantz, ĝenerala vicdirektoro de Areva, diris ke la urania produktado de la mineja de la franca grupo en Imuraren, ankaŭ norde de Niĝero, ne komencos antaŭ meze de 2015.

Konsiderata kiel la plej grava urania subĉiela minejo en Okcidenta Afriko kaj la dua en la mondo, la minejo de Imuraren havos produktaĵon taksitan po 5.000 tunoj jare. Ties ekspluatado ebligos al Niĝero duobligi sian jaran uranian produktaĵon kaj tiamaniere sin hisi al la dua monda rango inter la produktantaj landoj, malantaŭ Kazaĥio.

Olivier Wantz konfirmis ke Areva kaj Niĝero traktadis la renovigon de siaj partneraj akordoj koncerne la ekzistantaj minejoj Soumaïr kaj Kominak, kiuj kunkune produktis ĉirkaŭ 4.500 tunojn da uranio pasintan jaron.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }