Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 septembre 2013 6 28 /09 /septembre /2013 17:53
Eŭropo : Mesaĝo al Karel de Gucht

28/09/2013

Sinjoro Eŭropa komisaro por Komerco,

« Ili ĉion bruligis… inkluzive rizon. Ili ne eĉ lasi nin rikolti ĝin antaŭe ».Tiel estas la ribela krio kion mi deziras sciigi al vi per tiu mesaĝo.

Tiu krio estas lanĉita de S-ino Yem Ry, kamboĝa civitano kiu, kiel miloj da aliaj, ĉion perdis tiujn pasintajn jarojn.

Dek du mil personoj eksproprietigitaj, du vilaĝoj detruitaj, dek unu hektaroj da kampoj kaj fruktarbejoj kaptitaj : en Kamboĝo, la sukerkompanioj senposedigas la kamparan loĝantaron je iliaj teroj en perforta etoso kaj gravaj malobservadoj de homaj rajtoj.

Tiuj malobservadoj estas kuraĝigitaj de la komercaj avantaĝoj rezultante de la eŭropa iniciato Tout sauf les armes (TSA). (Ĉio krom armiloj)

Do, mi petas de vi ĉion fari por ke Eŭropa Unio :

lanĉu tuj enketon pri la malobservadoj pri rajtoj rilate al la agrikulturaj produktadoj en Kamboĝo ligitaj kun la iniciato TSA ;

interrompu la preferojn TSA por la agrikulturaj produktaĵoj de Kamboĝo tiom longe kiom daŭros tiuj malobservadoj.

Mi antaŭdankas vin pro via agado por haltigi tiun tragedion kaj bonvolu akcepti, Sinjoro Komisaro, la esprimon de miaj plej altaj konsideroj.

Petskribo :

http://appels-urgents.peuples-solidaires.org/appel-urgent/cambodge-compagnie-sucriere?constituent=3&canal=emailing-nondon&utm_source=emailing-nondon&utm_campaign=AU364

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }