Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mai 2013 2 28 /05 /mai /2013 21:52
Malio : la bataloj delokis 400.000 personojn

28/05/2013

Krom tiuj delokitoj kiuj trovis rifuĝon interne de Malio, multaj aliaj direktiĝis al Maŭritanio, Niĝero, Burkino kaj Alĝerio, laŭ la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK)

Preskaŭ 400.000 personoj fuĝis sian hejmon de januaro 2012 en Malio por rifuĝi aliloken, deklaris lundon la prezidanto de IKRK, Peter Maurer.

« Estas hodiaŭ en Malio preskaŭ 400.000 internaj delokitoj. Tiuj personoj ne vivas en rifuĝkampoj, sed plejparte estis akceptataj de familioj kiuj dividas kun ili siajn malabundajn manĝaĵojn, kelkafoke de antaŭ pluraj monatoj », deklaris Peter Maurer al la alĝeria novaĵagentejo APS.

Laŭ la prezidanto de IKRK, en vizito en Alĝerio, « la vivkondiĉoj de tiuj delokitoj kaj de la akceptantaj familioj fariĝas tagon post tago iom pli malfacilaj ».

« La malstabileco kaj la perfortaĵoj norde de Malio ne instigas la milojn da delokitoj kaj rifuĝintoj reiri hejmen », li aldonis, precizigante ke la rifuĝintoj en la apudaj landoj troviĝas « en Maŭritanio, Niĝero kaj Burkino kaj, malpli multe, sude de Alĝerio.

« De la komenco de 2012, IKRK kaj la malia Ruĝa Kruco disdonis manĝaĵon al pli ol unu miliono da personoj en la regionoj de Mopti, Timbuktuo, Gao kaj Kidal en la nordo de la lando », li aldonis.

Francio milite engaĝiĝis de januaro, kun pluraj afrikaj landoj, flanke de la maliaj fortoj por postkuri la islamajn grupojn ligitajn al Al-Kaida kiuj prenis la kontrolon de la Nordo de la lando en 2012.

http://www.liberation.fr/monde/2013/05/27/les-combats-au-mali-ont-deplace-400-000-personnes_906145?xtor=rss-450&utm_source=feedly

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }