/image%2F0553642%2F201304%2Fob_5c0fe78003b52c95238f316e821450e1_le-md.jpg)
30/04/2013
La nica instruo - Serge HALIMI
ĈIO fariĝis malebla. Altigi la impostojn malinstigus la „ entreprenistojn ”. Protekti sin kontraŭ la komerca dumpingo de la landoj kun malaltaj salajroj rompus la interkonsentojn pri liberkomerco. Trudi (etan) imposton pri financaj transakcioj bezonus, ke la plej multaj ŝtatoj antaŭe interkonsentu pri tio. Malaltigi la aldonvaloran imposton (AVI) bezonus la konsenton de Bruselo ... Sabaton, la 16-an de marto 2013, ĉio ŝanĝiĝis. Neriproĉeblaj institucioj kiel la Eŭropa Centra Banko (ECB), la (...)
http://eo.mondediplo.com/article1929.html
Guthrie, la heroldo kun gitaro - Sylvie LAURENT , Ralph DUMAIN
EN LA JARO 1919, Usono en profunda timo antaŭ la „ruĝo ”, celebris la centjariĝon de sia granda poeto Walt Whitman, kiu en siaj lastaj jardekoj estis konvinkita ke lia lando estus perdita, se la socialismo ne savos ĝin. Samjare sepjarulo nomata Woodie Guthrie estis atestanto de la frenezo, kiu kaptis lian naskiĝŝtaton Oklahomo ĉe la malkovro de petrolo. La kampara mondo ekzalte kantata de Whitman komencis sian malrapidan agonion kaj, kiel la familio Guthrie, la kampuloj transformiĝis en migrulojn. (...)
http://eo.mondediplo.com/article1938.html
Radiostirataj aviadiloj kaj kamikazoj : spegulo-ludo -Grégoire CHAMAYOU
Ĉu la prezidanto de Usono rajtas murdigi civitanon de sia propra lando ? Jen la demando metita de la elimino per radiostirata aviadilo, en septembro 2011, de Anwar Al-Awlaki, usona ĉefo de Al-kaido en Jemeno. La uzo de tiuj senpilotaj aviadiloj, kiu renversas la regulojn de milito, ne estigas amasan malakcepton en la okcidenta opinio, dum la memmortigaj atencoj aperas kiel pinto de barbareco. « Laŭ mi, roboto estas nia respondo al la memmortiga atenco. » Bart Everett LA FILOZOFO Walter (...)
http://eo.mondediplo.com/article1935.html
Kion la afero Cahuzac malkaŝas - La karnavalo de esplorado - Pierre RIMBERT , Razmig KEUCHEYAN
KONFESANTE, la 2-an de aprilo 2013, ke li havas kaŝan konton en Svislando, konforme al la konkludoj de enketo publikigita de Mediapart, la franca eksministro pri financoj Jérôme Cahuzac levis tiun informejon al la rango de publika juĝisto. Hieraŭ liaj kolegoj, ĉu skeptikaj aŭ oportunisme atendemaj, laŭdis liajn virtojn. Politikaj eminentuloj, ĉu troŝarĝitaj aŭ kun firma intenco, omaĝis lin. Ekster la rondoj de la potenco, la „afero Cahuzac” vekis miksaĵon de indigno kaj de jubilo, de kolero kontraŭ la (...)
http://eo.mondediplo.com/article1937.html
Serĉante la rutenan nacion - Laurent GESLIN , Sébastien GOBERT
EN ETA konsultsalono de la hospitalo de Moukatcheve, d-ro Yevhen Zupan, prezidanto de la Rutena Nacia Konsilio, demetas siajn okulvitrojn antaŭ ol gravmiene ekparoli. « La ŝtato ne rekonas nin kiel plenrajtan nacion, sed kiel subkategorion de ukrainoj. Ni tamen estas popolo, kun aparta lingvo kaj kulturo. » Dum la popolnombrado de 2001, dekmil homoj sin deklaris rutenoj en Transkarpatio. « La datumoj estis falsitaj, ĉar ni estas okcent mil, korektas d-ro Zupan. La ukrainaj naciistoj timas, ke ni (...)