18/08/2013
http://neniammilitointerni.over-blog.com/ma%C5%ADritanio-senlima-striko-en-grava-orminejo
La direkcio de la firmao Tasiat Kinross informis, vendredon, la deligitojn de la personaro pri sia decido ĉesigi, ekde nun, partoprenon al la intertraktadoj pri la depostularo, objekto de la kolektiva laborkonflikto kiu opozicias ambaŭ flankojn, laŭ deklaracio emisiita de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboristoj de Maŭritanio (CGTM).
Kinross Tasiast sin turnas, laŭ la komunikaĵo, al la servoj de dungitoj de siaj sub-traktantaj firmaoj por anstataŭigi la strikantajn laboristojn kaj plenumi rekomencon de siaj aktivecoj entute paralizitaj de la striko komencita la 8an de ĉi-monato.
La CGTM forte denuncas la sintenon de la dungito, malobserve al la leĝaro kaj reglamentaro valida en nia lando kaj aparte la aranĝoj rilatantaj al strikrajto kaj socia intertraktado.
La CGTM petas de Tasiat ke ĝi engaĝiĝu en la intertraktadoj kun la reprezentantoj de la personaro cele al interkonsenta solvo de la konflikto per kontentigo de la laboristaj depostuloj.