/image%2F0553642%2F201305%2Fob_1ecd703b4c7bb13d6385461ec2c9ca68_mauritanio2.jpg)
29/05/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/strikantaj-ministoj-bruligas-publikajn-konstrua-ojn
Centoj da portempaj dungitoj de la ferminejo de Zuerato, kiuj strikas postulante salajrajn altiĝojn, incendiis mardon dum marŝado plurajn publikajn konstruaĵojn de tiu urbo norde de Maŭritanio, indikis atestantoj kontaktitaj de AFP.
Tiuj « tagsalajraj » laboristoj, en senlima striko de dimanĉo, flamigis la sidejojn de la gubernio kaj de privata firmao, same kiel plurajn veturilojn, kaj detruis la lokajn konstruaĵojn de la publika radio, dum tiu marŝado, laŭ atestantoj kontaktitaj en Zuerato el Nuakŝoto de AFP.
La manifestaciantoj postulis plenumon de la promesoj laŭ ili faritaj en ilia favoro, de la maŭritania prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz, laŭ la samaj informfontoj.
Ili akuzis siajn dungantojn, ekonomiajn operatorojn kies firmaoj traktas kun la Nacia societo industria kaj mina (Nsim), administracianto de la ĉefa ferminejo de la lando, ke ĝi « trompas ilin kaj rifuzas ĉiajn solvojn por iliaj problemoj ».
Ili ankaŭ akuzis la direkcion de la Nsim ke ĝi estas komplico de ties sub-traktantoj.
Tiuj laboristoj de la Nsim, kiuj plu sekvas senliman strikon de dimanĉo, decidis mardon « sin turni al la administracio por trudi ĝin kunlabori al solvo de niaj problemoj » asertis sindikatisto al AFP.
« La perfortaj agadoj ne estis antaŭviditaj dum la marŝado sed la laboristoj estis devigitaj al tio » ĉar la policistoj uzis plorigajn gasojn, li pravigis.
La armeo intervenis por restarigi kvietecon en la urbo, asertis la samaj atestantoj. La striko de la portempaj laboristoj ne haltigis la aktivecon de la Nsim kies tuttempaj laboristoj plu laboras.