Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 juillet 2013 3 31 /07 /juillet /2013 21:19
La nombro de klitorektomio malkreskas, sed plu minacas 30 milionojn da knabinetoj

31/07/2013

Tiu praktiko plu restas « preskaŭ ĝeneraligita » en kelkaj landoj de Afriko kaj Mez-Oriento, laŭ raporto de Unicef. Plu vaste praktikata en Somalio, Gvineo kaj Egiptio, ĝi nete malkreskas en Kenjo, Tanzanio aŭ Ganao.

Pli ol 125 milionoj da knabinoj kaj virinoj en la mondo estas ekscizitaj kaj 30 milionoj da knabinetoj povos esti, avertas Unicef en raporto kiu raportas pri 29 landoj.

Tamen, ekscizo, kiu estas ablacio de la inaj eksteraj generaj organoj malkreskas je signifa maniero.

Laŭ la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj, ekscizo daŭras en kelkaj landoj en Afriko kaj Mez-Oriento pro la akcepto pri kiu ĝi ĝuas ene de la koncernataj societoj.

Kontraŭleĝa en dudeko da afrikaj landoj, en Eŭropo, Usono kaj Kanado, la praktiko estis kondamnita de UN, kiu postulis de ĝi finon.

Tendenco al malkreskado

Mondskale, la raporto asertas ke « 30 milionoj da knabinetoj riskas mutilon en la dek venontaj jaroj eĉ se la nombro de ekscizo pli kaj pli malkreskas »

Kun 98% el la virinoj inter 15 kaj 49 jaroj kiuj estis ekscizitaj, Somalio estas la lando en kiu tiu praktiko estas plej vastigata en la mondo. Sekvas poste Gvineo kun 96%, Ĝibutio kun 93%, kaj Egiptio kun 91%.

Inverse, en Kenjo kaj Tanzanio, « Estas suspektinde ke la virinoj aĝaj inter 45 kaj 49 jaroj trioble pli suferis pri ekscizo ol la knabinoj inter 15 kaj 19 jaroj », substrekas Unicef.

En Ganao, 60% el la virinoj pli ol 40 jaroj suferis ekscizon, kontraŭ 16% por la adoleskantinoj.

« Ĝenerale, la subteno pri kiu ĝuis ekscizo malkreskas », mencias la teksto. La defio konsistas nun fari tiel ke la knabinoj kaj virinoj, sed ankaŭ la knaboj kaj viroj, esprimiĝu klarege por ke tiu malutila praktiko estu forlasita », emfazis la ĝenerala kundirektoro de Unicef, Geeta Rao Gupta.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }