Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2013 6 20 /07 /juillet /2013 12:30
Kolombio : manifestacioj de etaj ministoj

20/07/2013

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/manifestacioj-de-etaj-ministoj

Miloj da ministoj manifestaciis merkredon 17an de julio en pluraj regionoj en Kolombio, movado je senlima daŭro celante postuli la reguligadon de ilia aktiveco en tiu ŝlosilsektoro por la nacia ekonomio.

Laboristoj dungitaj en minoj el oro, karbo, salo aŭ sablo protestis kontraŭ konfuzo de la aŭtoritatoj inter ekspluatadoj metiistaj kaj kontraŭleĝaj, postulante forlason de dekreto kiu permesas detrui la materialon de etaj produkt-unuoj kiam ili ne posedas la necesajn permesojn.

« Tio estas nia kvara striktago de novembro 2011, ĉar la registaro ne respektas la akordojn », akuzis porparolanto Ricaurte Tirado. « Ni interkonsentis pri interrompo de la operacoj kontraŭ la neformala sektoro, dum la tempo trovi ekvilibron kaj difini leĝon kiu permesas al ni plu labori, sed nenio estis farita », li daŭrigis.

La mina sektoro reprezentis pasintjare 5,9% el la MEP de Kolombio, kie ekzistas preskaŭ 400.000 etaj ministoj kaj pli ol 14.000 produkt-unuoj, inter kiuj 56 % ne disponas pri ekspluata rajtigilo, laŭ la oficialaj ciferoj.

Tamen, estas malfacile diferencigi la metiistajn ministojn kaj la kontraŭleĝajn, investitajn de kriminalaj bandoj kiuj kombinas tiun lukran aktivecon kun tiun de drogŝakrado, en lando suferanta pri interna armita konflikto de preskaŭ duonjarcento.

« La registaro asertas ke la multnaciaj firmaoj estas la motoro de la mina aktiveco sed la vera motoro, estas ni, la etaj ministoj, kiuj pagas ĉiujn impostojn kaj patentojn », plu aldonis S° Tirado.

La movado kunigis 35.000 personojn aparte okcidente de la lando, laŭ la organizantoj de tiu mobilizado kiu antaŭvidas plivastiĝon de la striko.

La kolombia prezidento, Juan Manuel Santos, volis kvietigi la manifestaciantojn respondante ke sia registaro ne provis « fermi la metiistajn minojn ». « Tute male, ni deziras helpi kaj plifortigi ilin », li substrekis promesante plu batali la kontraŭleĝajn ekspluatadojn kiuj « atencas nian landon el ruiniga maniero por medio ».

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/07/18/manifestations-des-petits-mineurs-en-colombie_3449215_3222.html

Video:

http://www.lemonde.fr/ameriques/video/2013/07/19/incidents-lors-d-une-manifestation-de-mineurs-en-colombie_3450208_3222.html

Incidentoj eksplodis kaj kelkaj veturiloj estis bruligitaj, merkredon 17an de junio, dum interpuŝiĝoj inter kolombia polico kaj miloj da ministoj kiuj manifestaciis de merkredo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }