Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2013 1 05 /08 /août /2013 12:00
Kolombio : defendantoj de homaj rajtoj pli kaj pli minacataj

05/08/2013

La nombro de defendantoj de homaj rajtoj murditaj en Kolombio kreskis al 27% en la unua jarduono 2013, t.e 37 murditoj entute kontraŭ 29 en la sama periodo 2012, anoncis dimanĉon 4an de aŭgusto la NRO « Programa Somos Defensore ».

La viktimoj estas plejparte kamparanaj gvidantoj aŭ prizorgantoj de sociaj movadoj, kaj ankaŭ instruistoj kaj sindikatistoj. Kvin estas virinoj.

La murdoj estis plenumitaj de nekonatuloj, paramilististoj, gerilanoj de FARK kaj militistoj.

« Plejparte el la krimoj estis antaŭitaj per malapero de la gvidanto, kiu poste estis murdita. Preskaŭ ĉiuj korpoj montris torturajn spurojn », precizigas la raporto, kiu konkludas ke plejparte el tiuj murdoj estis antaŭpensitaj.

Kolombio suferas depost la mezo de la 1960aj jaroj pri armita konflikto inter maldekstraj gerilanoj, paramilitistaj grupoj kaj Ŝtataj agentoj kiuj okazigis pli ol 600.000 mortintojn kaj kvar milionojn da translokitoj. La kolombia registaro lanĉis en novembro 2012 intertraktadojn kun la ĉefa gerila movado, la FARK, por provi ĉesigi tiujn perfortaĵojn.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/08/05/les-defenseurs-des-droits-de-l-homme-de-plus-en-plus-vises-en-colombie_3457372_3222.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }