/image%2F0553642%2F201308%2Fob_a989f8_2208-nucleairekazhakstan.jpg)
23/08/2013
Foto: Kratero formita sur la nuklea areo de Semipalatinsk, en Kazaĥio - CTBTO/FlickR/CC
Video:
http://www.youtube.com/watch?v=kPLQ4yEXFPc
Kore de la Kazaĥa stepo sur la soveta eks-nuklea areo de Semipalatinsk, sciencistoj rusaj, usonaj kaj Kazaĥaj finis la sekurigon de la monto Degelen.
La kvanto de plutonia restaĵo kiu kuŝas ene de tiuj forlasitaj galerioj estas taksita al 300 kilogramoj – sufiĉe por fabriki plurajn dekojn da bomboj, raportas The New York Times, kiu precizigas ke la areo estis kutime frekventita de metalrabistoj. Ĝi nun estas sekurigita kaj ties tuneloj ŝtopitaj per betono.
Finita en 2012, la sekreta programo kostis 150 milionojn da dolaroj kaj daŭris 17 jarojn, per sciencista kunlaborado de Usono, ĉefa financisto, kaj Rusio, prudenta je la komenco pri la partigo de informoj koncerne tiom tikla temo .
Se « la mondo estas hodiaŭ pli sekura », konkludas la usona ĵurnalo, citante la skribaĵon kiu figuras sur la monumento starigita ĉe la programfino, la areo daŭre estos objekto de grava kontrolo.
Fakte, la nuklea fisiaĵo ĉeestanta en Degelen posedas vivodaŭron kiu kalkuliĝas per centoj da miloj da jaroj.