/image%2F0553642%2F201305%2Fob_fd081ce2eca5718b4a2b84dfc597fd3e_kambogho2.jpg)
16/05/2013
La plafono de ŝufabrikejo disfalis ĵaŭdon 16an de majo matene sude de Kamboĝo, tri semajnojn post la morto de pli ol mil teksaĵaj laboristoj en Bangladeŝo.
« Du laboristoj – unu viro kaj unu virino – estis mortigitaj kaj ses aliaj vunditaj », indikis la polica ĉefo de la distrikto.
« Ni ne povas diri kiom da personoj estas blokitaj sub la ruinaĵoj », li aldonis, eksplikante ke la plafono rompiĝis super la aleo inter maŝinoj.
« Ĉiutage, pli ol 100 laboristoj laboras tie, sed mi ne scias kiom laboris ĉi-matene, deklaris Sokni, laboristino 29-jara. Mi estas tiel ŝokita. Mi vidis sangon eliĝi el la ruinaĵoj ». En aprilo, la tragika disfalo de konstruaĵo de la teksaĵa sektoro en Bangladeŝo okazigis 1.125 mortintojn.
Dramo kiu emfazis la terurajn kondiĉojn en kiuj laboras ĉiutage la laboristoj en teksaĵa kaj konfekcia sektoroj en kelkaj aziaj landoj.
UNU EL LA MALPLI KOSTAJ LOKOJ EN LA MONDO
En Kamboĝo, kie teksaĵo estas grava gajno-fonto, scenoj de kolektivaj svenoj tiujn pasintajn jarojn alarmis. Fenomeno atribuita de la sindikatoj al elĉerpiĝo, nesufiĉa nutrado kaj malbona aerumado de la laborejo.
Strikoj kaj manifestacioj multobliĝis. Kelkaj eĉ degeneris, kiel en februaro 2012, kiam tri laboristinoj estis vunditaj de viro kiu pafis.
Ĉirkaŭ 650.000 laboristoj laboras en teksaĵa sektoro en la lando inter kiuj 400.000 por eksportistaj firmaoj.
Internacia Organizaĵo pri la Laboro (IOL), kiu regule inspektas la uzinojn de la lando, alvokis al nova sektor-akordo inter registaro, estroj kaj sindikatoj.
« Krom Bangladeŝo, Kamboĝo estas unu el la plej malpli kostaj landoj en la mondo por produkti vestaĵojn », opiniis en marto Jill Tucker, taskita pri programo de IOL en Kamboĝo.
Pluraj famaj mondaj markoj pri konfekcio produktas surloke, nome Puma, Gap, H&M aŭ Levi Strauss.
Pasintan oktobron, la direktoro de la sveda teksaĵa giganto Hennes & Mauritz (H&M), Karl-Johan Persson, dementis la akuzojn ĉeestantajn en dokumenta filmo laŭ kiu la grupo provas pluigi mizerajn salajrojn al siaj fabrikantoj.