28/05/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/kolizioj-inter-policistoj-kaj-laboristoj-23-vunditoj
Kolizioj lundon en Kamboĝo inter polico kaj laboristoj de la konfekcia sektoro dungitaj en sub-traktanta firmao de Nike okazigis almenaŭ 23 vunditojn, raportas salajrulo kaj sindikata reprezentanto.
La kontraŭ-ribela polico estis deplojita por evakui ĉirkaŭ 3.000 laboristojn, plejparte virinojn, kiuj blokadis vojon situatan antaŭ ilia uzino, proprieto de la kamboĝa firmao Sabrina, en la provinco de Kampong Spoe, okcidente de la ĉefurbo, Pnom-Peno.
« La polico uzis elektran klabon por frapi min ĉe la kapo kaj se oni ne eltiris min de tie, mi estus mortinta », diris salajrulo 28-jara al Reuters, sur sia malsanuleja lito.
Sun Vani, reprezentanto de la sindikato Free Trade Union (FTU) ĉe Sabrina, deklaris ke dumonata graveda virino estis vundita de la polico kaj perdis sian infanon post ekĵeto surteren.
Li precizigis ke la laboristoj kiuj fabrikas vestaĵojn por Nike strikas kaj manifestacias de la 21a de majo.
Ili deziras ke la firmao, kiu dungas pli ol 5.000 personojn, konsentas pliajn 14 dolarojn (11 eŭrojn) al iliaj monataj salajroj de 74 dolaroj (57 eŭroj) por pagi transportajn kostojn, luprezojn kaj kuracadon.
La polico kaj la respondeculoj de la militista polico rifuzis komenti tiujn alfrontiĝojn.
En poŝtaĵo adresita al Reuters, Nike menciis sian « zorgon » kaj indikis ke la grupo komencis enketon. Nike atendas de siaj liverantoj ke ili respektu la rajtojn de la salajruloj, aldonis porparolanto.
Laŭ la Internacia Monunua Fonduso (IMF), la konfekcia sektoro reprezentas 75% el la eksportoj de la lando, kiuj atingis 5,22 miliardojn da dolaroj (4 miliardojn da eŭroj) en 2011.
Tri personoj mortis kaj ses aliaj estis vunditaj la 15an de majo en disfalo de ŝufabrikeja konstruaĵo laŭ oficiala bilanco.
http://neniammilitointerni.over-blog.com/kambo%C4%9Do-la-plafono-de-%C5%9Dufabrikejo-disfalas