Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juin 2013 4 20 /06 /juin /2013 10:26
Japanio : Fukuŝimo : altaj niveloj de radioaktiva stroncio kaj tricio en subtera akvo

20/06/2013

La funkciigisto de la akcidentita centralo Fukuŝimo en Japanio, Tokio EctricPower (Tepco), sciigis merkredon 19an de junio pri la malkovro de tre altaj niveloj da radioaktivaj elementoj en la subtera akvo akumulitaj piede de la reaktoroj. La ekspluatanto malkovris ne malpli ol po 500.000 bekerelojn da tricio por unu litro da akvo kaj po 1.000 bekerelojn da stroncio-90 por unu litro en la likvaĵo elprenita proksime de la konstruaĵo kiu loĝas la turbinon de la reaktoro 2a de la atoma komplekso, flanke de la maro. La nivelo de tricio konstatita (ekvivalenta al po 500 bekereloj por unu kuba centimetro) estas ok foje supera al la leĝa limo por marakvo, kaj la nivelo de stroncio-90 (1 bcq/cm3) estas 30 foje supera.

« Ekzistas forta probableco ke tiuj niveloj estu kaŭzitaj de antaŭa likado devenanta de pompil-konstruaĵo », eksplikis Tepco dum speciala gazetara konferenco merkredon matene. La akvo akumuliĝis tien, kien ĝi estis elprenita sed ne iris pli malproksime, laŭ la funkciigisto.

« Samtempe daŭrigante la kontrolojn, ni alprenos aranĝojn por eviti la likadojn de tiu infektita akvo en la maron », aldonis Tepco, laŭ kiu ĝis nun la mezuroj jam ekektivigitaj pruvas ke likvado en la apuda Pacifika oceano ne okazis.

La centralo de Fukuŝimo Dajŝi estas ruinigita de la tertremo kaj la cunamo de la 11a de marto 2001 nord-oriente de la Arkipelago. La haltigo de elektra cirkvito pro la ondego estigis haltigon de la sistemo pri malvarmigado de la fisiaĵo kiu fandis en tri reaktoroj, el la ses kiujn nombras la loko.

Ĉirkaŭ 3.000 surlokaj laboristoj malkovras tie iom post iom la amplekson de la damaĝoj batalantaj samtempe por ke la problemoj kiuj estiĝas regule ne degeneras en nekontrolebla situacio.

http://www.lemonde.fr/japon/article/2013/06/19/fukushima-niveaux-eleves-de-strontium-radioactif-et-tritium-dans-l-eau-souterraine_3432441_1492975.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }