Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juin 2013 7 30 /06 /juin /2013 19:31
Japanio : Fukuŝimo : akvo ege radioaktiva en ŝakto apud oceano

30/06/2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/japanio-fuku%C5%9Dimo-altaj-niveloj-de-radioaktiva-stroncio-kaj-tricio-en-subtera-akvo

La funkciisto de la akcidentita centralo de Fukuŝimo malkaŝis sabaton 29an de junio nivelojn de radioaktivaj elementoj eĉ pli altaj ol antaŭe en la subtera akvo akumulita piede de reaktoroj, en nova ŝakto fosita pli proksime de la oceano, kaj konfesas sian nekapablecon juĝi ĉu tiu akvo defluadas aŭ ne en la maron.

La ekspluatanto, Tokyo Electric Power (Tepco), mezuris nivelon po 3.000 bekereloj por litro de radioaktivaj elementoj produktantaj beta-radiadojn, kiel stroncio-90, en la likvaĵo ekstraktita pasintan vendredon el nova eltir-punkto situata inter la reaktoroj kaj la maro. Tiu nivelo estas pli ol pluraj dekoj da fojo supera al la limdozo allasita por marakvo.

Origine, Tepco indikis ke akvo akumuliĝis tie, kie ĝi estis elprenita la unuan fojon, nome en punkto pli malproksima de oceano, kaj ne defluis pli malproksimen.

Plifortigado de la kontroloj indikas ke tio ne probable estas la kazo, tial ke la nivelo observita en la nova ŝakto estas dufoje supera al la antaŭa eltiraĵo efektivigita almonte.

Pri la fakto ke la radioaktiveco de la subtera akvo proksime de Pacifiko estas pli alta, Tepco asertas ke li ne konas « la kialon, sed la marakvo analizita, siaflanke, ne indikas altiĝon de radioaktivaj niveloj ».

La kompanio tamen ĉifoje prudentiĝas kaj indikas « ke ĝi ne povas nun juĝi ĉu la radioaktiva akvo fluadas aŭ ne en la proksiman oceanon ». Tepco promesas plifortigi la kontrolojn.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2013/06/30/fukushima-de-l-eau-hautement-radioactive-dans-un-puits-pres-de-l-ocean_3439137_3244.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }