Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juin 2013 1 17 /06 /juin /2013 21:32
Italio/Francio : asbesto kaj uranio en « Paradizo »

17/06/2013

Kontraŭ la Rapidega trajno, ties gigantaj tuneloj, monstraj laborejoj, kontraŭ tiu granda megalomania projekto, ties tunoj da elfositaĵoj kaj danĝeroj, kontraŭ la financaj interesoj, ties konteneroj kaj monprofitoj :

Marŝado de NO TAV de Modane al Villarodin-Bourget Sabaton 29an de junio 2013

Italio/Francio : asbesto kaj uranio en « Paradizo »

La montaron kiun devas trairi la Rapidega trajno Liono-Torino estas plenplena de uranio kaj asbesto, malkaŝis itala sciencisto. Evakui kaj sekurigi tiujn danĝerajn materialojn plikostigus senmezure tiun kontestatan projekton.

Italio/Francio : asbesto kaj uranio en « Paradizo »

La loko Mont-cenis nomita « la paradizo », taŭge nomiĝas : tio estas eksterordinara loko 2.000 metrojn super marnivelo inter pinto de Bard kaj Roche Melon (3.600 m).

Ĉi-tie : protektata loko, eks-mino, fortikaĵoj, marmotoj kaj miloj da familioj venas semajnfine, kaj la tutan someron ripozi en la herbejoj, ekskursi, trinketi sensoifigaĵojn aŭ halti en restoracioj aŭ gastejo de Mont-cenis.

Ĉi-tie : parto de talusoj elkavigitaj el la monto fare de la tunel-fosado estos stakigita plenaere… 4 ĝis 6 milionoj da kubaj metroj (2 ĝis 3 foje la piramido de keopso)

Tiel la polvo de asbesto kaj uranio je pli-malpli alta dozo estos kirlita kaj stakigita ĉi-tie en la vento en Mont-cenis… en tiu « paradizo ».

Savojanoj provis alarmi la elektitojn en letero en 2006 kaj en 2007 de indignuloj de Maurienne.

Ĉiaokaze la ĉeesto de asbesto estas neneigebla, la instancoj provas akrobati pri la akceptebla kvanto kaj la sekurigo de la etapoj pri manipulado.

Sed simpla asbesto-fibro estas toksa. « La viktimoj de tiuj patologioj estas ĉefe la « laboristoj de asbesto », sed ankaŭ personoj submetitaj en medio kaj ofte sen ilia scio. »

« La probableco ekzistas ke la montaro Valo de Suza, kiu devus esti traborita per longaj tuneloj, estas formataj per rokoj enhavantaj asbeston kaj uranion. »

Fakte tiom uranio kiom asbesto estas danĝera okaze de inhalado kaj koncerne asbesto minimuma sojlo ne ekzistas, tial ke eĉ unu sola fibro inhalita povas provoki mezoteliomon.

Estas necese memorigi ke koncentriĝo de tiu substanco estas konsiderata kiel unu el la kaŭzoj de alta procento de misformadoj kaj diversaj malsanoj kiuj tuŝis aparte la loĝantaron de Valo de Suza.

http://notav-savoie.over-blog.com/pages/Amiante_et_Uranium_au_Paradis-5325918.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }