Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2013 7 28 /04 /avril /2013 17:48
Israelo kaj okupataj teritorioj : palestina universitatano en administracia mallibereco

28/04/2013

La administracia mallibereco de Ahmed Katameŝ, palestina universitatano, estis plilongigita por la sesa fojo sen pravigo. Malliberulo pro opinio, li estas enkarcerigita de du jaroj sen akuzado.

Ahmed Katameŝ, 63-jara, eksciis merkredon 24an de aprilo 2013 ke li estos enkarcerigita dum almenaŭ kvar pliaj monatoj ekde la 29a de aprilo. La enkarcerigo de tiu viro celas malkuraĝigi la politikajn agadojn de aliaj maldekstraj aktivistoj palestinaj.

Malliberulo pro opinio, enkarcerigita nur ĉar li esprimis siajn politikajn konvikojn je neperforta maniero, Ahmed Katameŝ estas unu el ĉirkaŭ 160 palestinanoj nuntempe enkarcerigitaj de la Israelaj aŭtoritatoj pro ordonoj de administracia mallibereco.

Tiuj aranĝoj ebligas teni malliberaj personojn por senlima daŭro surbaze de sekretaj pruvoj, kiujn la militistaj prokuroroj malkovras nek al la enkarcerigita persono nek al lia advokato. La malliberuloj tiel ne ĝuas la fundamentan rajton al defendado.

La kruela naturo de la administracia mallibereco signifas ke la enkarcerigitoj kaj ties familioj vivas en daŭra stato de necerteco. Ofte, kiam ordono atingas fintempon, la starigo de nova ordono neniigas iliajn esperojn.

(…)

Israelo kaj okupataj teritorioj : palestina universitatano en administracia mallibereco

Internacia Amnestio petas de la israela registaro ĉesigi uzadon de administracia mallibereco kaj liberigi ĉiujn personojn submetitajn al tiu formo de mallibereco, krom se ili estas kiel eble plej rapide akuzataj pri pundeliktoj antaŭviditaj de la leĝo kaj juĝita konforme al la internaciaj normoj pri justeco.

Ahmad Katameŝ estis jam enkarcerigita sen akuzado dum pli ol kvin jaroj en la 1990-aj jaroj. Post lia liberigo, li rakontis sian travivaĵon, inkluzive torturajn agadojn kaj mistraktadojn kiujn li spertis, laŭ sia aserto, en libro titolita "I Shall Not Wear Your Tarboosh".

http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Protegeons-les-personnes/Personnes-en-danger/Actualites/Israel-et-territoires-occupes-un-universitaire-palestinien-en-detention-administrative-8481

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }