Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 octobre 2013 7 06 /10 /octobre /2013 10:36
Indonezio : papuaj aktivuloj provas atentigi pri la malobservado de homaj rajtoj

06/10/2013

Tri papuaj aktivuloj mallonge okupis la aŭstralian konsulejon en Balio, okaze de la pintkunveno Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK) por atentigi pri la situacio de homaj rajtoj en Indonezia papuo.

La aŭstralia ministerio pri eksteraj aferoj konfirmis ke « tri personoj de la papua provinco de Indonezio transdonis protest-leteron al la konsulo de Balio ĉi-matene », ne parolante pri la okupado de la lokoj.

La papuanoj deziras profiti la organizon sur la insulo Balio de la foruma pintkunveno APEK, kiu kunigas 21 landojn de la regiono, por « konigi al la mondo kio okazas en Papuo », eksplikis unu el ili, antaŭ peti ankaŭ ke eksterlandaj ĵurnalistoj estu permesataj iri en Indonezia Papuo, areo kiu fakte estas nun malpermesata.

La letero transdonita al la konsulo, subskribita de la Alianco de papuaj studentoj, petas de la usona Ŝtatsekretario John Kerry kaj al la Ĉefministroj aŭstralia Tony Abbott kaj japana Shinzo Abe ke ili « konvinku la indonezian registaron ke ĝi pli bone traktadu la Papuanojn » kaj liberigu la « politikajn malliberulojn », arestitajn tial ke « ili diskutis pri homaj rajtoj ».

Vasta regiono malmulte loĝata sed tre riĉa je naturaj resursoj, Papuo estis aneksita de Indonezio en 1969. La areo, kiu formas la okcidentan parton de la insulo Nov-Gvineo, eliris tiam de pli ol jarcento de nederlanda koloniado.

De tiam, sendependistaj grupetoj plenumas regule diverstemajn agadojn, dum la organizaĵoj pri homaj rajtoj denuncas brutalan polican kaj militistan subpremon.

Survival International, movado pri defendo de la indiĝenaj popoloj taksas je 100.000 la nombron de civiluloj « mortigitaj de post la indonezia okupado ».

http://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2013/10/06/en-indonesie-des-militants-papous-tentent-d-attirer-l-attention-sur-les-violations-des-droits-de-l-homme_3490721_3216.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }