Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 avril 2013 4 25 /04 /avril /2013 14:40

25/04/2013

Pluraj dekoj da miloj da personoj defiladis pasintan dimanĉon en Budapeŝto por denunci kreskantan kontraŭjudismon en Hungario. Tiu manifestacio disvolviĝis kadre de la « Marŝado de la vivantoj », evento organizita ĉiujare omaĝe al la 500.000 hungaraj judoj ekstermitaj en la naziaj koncentrejoj dum la dua mondmilito.

Hungario akceptos la plenan asembleon de la Monda Juda Kongreso de la 5a ĝis la 7a de majo.

Tiu marŝado kutime kolektas nur kelkajn milojn da personoj. Ĉi-foje pli multnombra homamaso defiladis laŭlonge de Danubo, flirtiganta Israelajn kaj eŭropajn flagojn.

« Ni neniam amasigis tiom da personoj, sed tio signifas ke ekzistas grava problemo”, ekdiris Gabor Gordon, organizanto de la manifestacio, al la partoprenantoj.

« Rasismo, kontraŭjudismo (…), ni devas haltigi ilin kiam tio estas ankoraŭ ebla ».

Ankaŭ ekstremdekstra motorcikla asocio, planis manifestacii dimanĉon sed la Ĉefministro, Viktor Orban, petis de la ministerio pri Internaj aferoj ke li malpermesu tiun manifestacion en tiu memortago pri Holokaŭsto.

Viktor Orban deklaris ke neniu evento povanta ŝoki la partoprenantojn al la Marŝado de la vivantoj ne estos tolerata.

http://tempsreel.nouvelobs.com/monde/20130421.REU2463/vaste-manifestation-contre-l-antisemitisme-en-hongrie.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }