19/08/2013
Fabrikisto de pecoj por usonaj aŭtoj instalita en Honduro estas akuzata malpermesi al siaj salajruloj aliron al necesejo.
La afero frontpaĝas la honduran gazetaron ĉi-semajne : Kyungshin-Lear, komuna entrepreno uson-koreia instalita en Honduro, devigas siajn dungitojn surhavi pistukojn dum deĵorado. Motivo : la urinpaŭzo malutilas ties produktivecon. Tiu fabrikisto de pecoj por aŭtoj eksportas sian produkton en Usono, kie la skandalon gurdis la gazetaro.
Denuncis tiun situacion la ĝenerala sekretario de la Ĝenerala Centralo de Laboristoj, unu el la ĉefaj sindikatoj de la lando.
Laŭ Daniel Durón, la salajruloj de la fabrikisto, aparte la virinoj, estas devigataj aĉeti pistukojn se ili deziras konservi siajn laborpostenojn. Trideko da inspektoroj laboras nun por kontroli la « verecon de la deklaracio », li eksplikis. Usona delegacio ŝajne iros surloken venontan ĵaŭdon por renkonti la dungiston kaj la ministerio pri Laboro.
Kameraoj en la necesejo?
María Galeano, maldungita en aprilo post 7 jaroj en Kyungshin-Lear, konfirmis la akuzojn de Daniel Durón. Surhavi pistukojn estis « ĝene » ŝi memoras, sed necese pro la « malpermeso iri al necesejo ».
Ankaŭ aliaj asertoj estas konsternaj. Laŭ kelkaj dungitoj, kameraoj estis metitaj en la necesejo. La gravedaj virinoj estus truditaj stari dum horoj.
Edgardo Dumas, reprezentanto de Kyungshin-Lear, dementis tiujn akuzojn formale, same kiel Daniel Facusse, prezidento de la Asocio de fabrikistoj en Honduro. Laŭ tiu lasta, la polemiko estas « mensogo de laboristoj manipulataj de usonaj sindikatoj, kiuj volas retrovi la perditajn postenojn en sia lando ».