Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 septembre 2013 3 18 /09 /septembre /2013 15:46

08/09/2013

Pavlos Fyssas, pli konata sub la nomo Killah P, greka repisto engaĝiĝinta en la kontraŭfaŝisma movado, estis atakita ĉi-merkredon 18an de septembro, iom post noktomeze, fare de grupo de dudeko da novnazioj, dum li troviĝis antaŭ kafejo en Amfiali, populara kvartalo de Pireo : post komenco de interpuŝiĝo, Killah P kaj tri amikoj ŝajne sukcesis eskapi la agresantojn, antaŭ ol esti blokitaj de veturilo: la ŝoforo tiam elveturiĝis kaj ponardis la repiston tri fojojn en la brusto.

Killah P mortis en la hospitalo pro siaj vundoj. La supozita murdisto, konata kiel membro de "ora tagiĝo" ŝajne estis arestita de la polico.

Killah P partoprenis la organizon de pluraj koncertoj kontraŭ faŝismo, kaj engaĝiĝis en pluraj sociaj aktivecoj en sia kvartalo.

Dumnokte, ĉirkaŭ 200 kontraŭfaŝistoj kolektiĝis sur la krima scenejo.

Multaj solidarecaj manifestacioj okazis la tutan tagon por omaĝi al li, kaj denunci la perforton de ekstremdekstro. Alvoko estis lanĉita por kolektiĝo ĉi-merkredon je la 18a horo, en Keratsisi.

https://lahorde.samizdat.net/2013/09/18/grece-le-rappeur-killah-p-assassine-par-des-neonazis/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }