/image%2F0553642%2F201304%2Fob_7b168b556c0f8761173ed72371649aca_grekio.jpg)
19/04/2013
VIDEO:
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=vkCJnXMU9eM
Komisiitaj de la proprietulo de frago-kampoj en Peloponezo, tri viroj taskitaj inspekti la laboron de enmigrantaj laboristoj, ekpafis sur tiuj-ĉi. Dudek sep personoj estis vunditaj, inter kiuj kvar serioze.
Dudek sep enmigrantoj en Grekio, sezonaj laboristoj en frago-kampoj de Peloponezo (sudo), estis vunditaj per kugloj merkredon dum kverelo kun ties dungitoj. La vunditoj, el kiuj kvar serioze tuŝitaj estas, laŭ la polico, ekster-danĝeraj.
Laŭ la unuaj elementoj kolektitaj de la enketistoj, tri viroj taskitaj de la proprietulo de la kampoj inspekti la laboron ekpafis per karabenoj por disigi la enmigrantojn. Tiuj-ĉi estis parto de grupo de 200 enmigrantoj kiuj alparolis siajn dungitojn postulantaj la nepagitajn salajrojn de ses monatoj, ankaŭ laŭ la polico.
La policistoj arestis la proprietulon, 57-jara, supozita morala instiganto, dum esploroj estas plenumitaj por retrovi la pafantojn.
Gravaj policaj fortoj estis komisiitaj surloken por malhelpi ĉiaj novajn incidentojn dum manifestacio kontraŭrasista kiu devis okazi ĵaŭdon apud la vilaĝo Manolada.
Ĉi-tiu vilaĝo, grava produktanto de fragoj, jam estis en la printempo 2008 la loko de imponaj manifestacioj kaj strikoj de enmigrantoj. Ili protestis kontraŭ siaj laborkondiĉoj en forcejoj kie temperaturo atingas 40 gradojn, kaj siaj salajroj.
Kaj en 2009, du grekaj bredistoj estis arestitaj tial ke ili ligis ĉe sia motorciklo kaj kuntrenis sur vilaĝa vojo du bangladeŝajn enmigrantojn. Ili suspektis ilin pri ŝtelo de siaj ŝafoj.