Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 septembre 2013 4 19 /09 /septembre /2013 10:57
Germanio : la lando ja liveris kemiaĵojn al Sirio kaj pravigas sin

19/09/2013

Merkredon, la germana registaro pravigis la permeson pri eksportado de kemiaĵoj al Sirio, akordita komence de la 2000aj jaroj, dum la gazetaro certigis ke ili povos esti uzitaj por fabriki nekutimajn armilojn.

Responde al skriba demando de deputitoj de la partio de radikala maldekstro Die Linke, la ministerio pri Ekonomio agnoskis ke Berlino konsentis eksportadon al Sirio de pluraj dekoj da tunoj de kemiaĵoj, kiel natria fluoro, hidrogena fluoro, inter 2002 kaj 2006.

Ĝi defendis tiun permeson konsentitan de la soci-demokrata kaj ekologiista registaro de Gerhard Schröder, poste de la « granda koalicio » konservativa-soci-demokrata dum la unua mandato de la kanceliero Angela Merkel.

« Tiuj permesoj estis konsentitaj post zorgema esploro. Ĉiaokaze, civila uzado de la produktaĵoj estis promesita laŭ kredebla maniero », skribas la ministerio en komunikaĵo.

La germana registaro disponas pri neniu informo indikante ke la liveritaj produktaĵoj estis poste uzitaj por aliaj uzadoj ol la civilaj », sin pravigis la ministerio.

El registara fonto, oni precizigas ke tiuj produktaĵoj povas esti uzataj interalie por metala traktado aŭ fabrikado de dentopasto.

La publika televidkanalo ARD substrekis ke tiuj substancoj eniris en la kunmetado de sarino, kiun la spertuloj de UN identigis en sia raporto kiel agento uzita en la kemiaj atakoj de la 21a de aŭgusto en la antaŭurboj de la siria ĉefurbo, kiu okazigis pli ol 1400 mortintojn.

La raporto de UN ne tamen indikas la kulpantojn de tiu uzado – registaran armeon aŭ ribelantojn -, la misio de la enketistoj ne antaŭvidis ke ili esprimiĝu pri tiu punkto.

http://www.huffingtonpost.fr/2013/09/18/allemagne-syrie-vente-produits-chimiques_n_3949028.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }