Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2013 1 27 /05 /mai /2013 19:23
Germanio : la laboristoj de « Amazon » strikas denove

27/05/2013

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/la-laboristoj-de-amazon-strikas-denove-1

La loĝistika servo de « Amazon.de », por la dua fojo en du semajnoj, estas denove malordigita pro striko. La dungitoj manifestis sian malkontentecon koncerne la laborkondiĉoj kaj postulas pli altajn salajrojn.

La dungitoj konsideras « Amazon » kiel fimao pri elektronika komerco.

De ĉi-matene, 200 salajruloj de « Amazon.de », la plej granda TTT-butiko en Germanio, denove interrompis la laboron post alvoko al striko de la sindikato ver.di.

Nuntempe « Amazon » konsideras siajn salajrulojn kiel loĝistikaj laboristoj, dum la dungitaro opinias ke ili estas dungitaj en firmao pri elektronika komerco.

Laŭ tiu statuso, la dungitoj de Amazon devus ĝui pri salajroj kaj pagitaj feritagoj pli altaj, kaj pli bona monkompenso por la kromaj laborhoroj.

Tio estas la dua striko en du semajnoj kiun spertas « Amazon.de. »

Malgraŭ ke la unua striko estis pli masive sekvata, la situacio restas tamen streĉa.

Riportaĵo elsendita de germana televido estas je origino de tiu protest-movado : la elsendo emfazis la malaltajn salajrojn kaj la malbonajn laborkondiĉojn en la germana sektoro de Amazon.

Estas nesciate kiujn konsekvencojn tiu striko kaŭzos por la klientoj.

Por Belgio kaj Nederlando, « Amazon.de » estas la plej proksima filio de la elektronika komercisto, tre populara aparte por siaj poŝtaj kostoj malaltaj eĉ kelkafoje senpagaj.

http://www.retaildetail.be/fr/f-m-tail/item/15762-les-travailleurs-allemands-d%E2%80%99amazon-%C3%A0-nouveau-en-gr%C3%A8ve

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }