/image%2F0553642%2F201304%2Fob_920f74247058f50e3287f22dc4b9775e_greenpeace.jpg)
30/04/2013
Dekkvin landoj inter kiuj Francio kaj Germanio finfine voĉdonis por malpermeso kaj la kontraŭaj landoj, inter kiuj Unuiĝinta Reĝlando kaj Hungario, ne sukcesis kunigi kvalifikitan plimulton por rifuzi la proponon de la Komisiono.
Aktivistoj de Greenpeace disvolvis vendredon gigantan flagrubandon ĉe la enirejo de konstruaĵo kie okazis la ĝenerala asembleo de la germana grupo Bayer, kies pesticidoj ili akuzas « mortigi la abelojn ».
« La pesticidoj Bayer mortigas la abelojn », ili skribis sur flagrubando 5 metrojn larĝa kaj 15 metrojn longa starigita ĉe la enirejo de la konstruaĵo en Kolonjo, laŭ komunikaĵo de Greenpeace.
Matenfine, dudeko da aktivistoj estis plu surloke, laŭ porparolanto de la NRO kontaktita de AFP.
« La sciencaj rezultoj estas nedubeblaj : la pesticidoj kontribuas al la morto de la abeloj », asertas en la komunikaĵo Christiane Huxdorff, spertulo pri agrikulturo ene de Greenpeace, petante ke Bayer « finfine elmerkatigu la koncernatajn produktaĵojn ».
Pasintsemajne, aktivistoj de Greenpeace penditaj ĉe ŝnuroj jam disvolvis gigantan flagrubandon sur la sidejo de la agrokemia grupo svislanda Syngenta en Bazelo, denuncante la samon.
/image%2F0553642%2F201304%2Fob_0db0c923ec1605d0df6b921d38666cbc_abeloj.jpg)
La ekologiistoj alvokis Germanion decidi favore al teksto de la Eŭropa komisiono. Bazita sur tre negativa opinio de Eŭropa Instanco pri Nutraĵa Sekureco (EINS), la komisiono proponas interrompi dum du jaroj la uzadon de tri neonokotinoidoj ĉeestantaj en pesticidoj, kaj tio por kvar tipoj de kulturoj : maizo, sunfloro kaj kotono.
La akuzataj neonokotinoidoj – klotianidino, imidakloprido kaj tiametoksamo – ĉeestas en pesticidoj produktataj de Bayer kaj Syngenta.
Dum unua baloto pri la teksto, Germanio sin detenis, samkiel Unuiĝinta Reĝlando, Finnlando, Bulgario kaj Estonio.
Lundon, la Ŝtatoj estis vokitaj denove por decidi per baloto.
Eĉ en foresto de kvalifigita plimulto, la Komisiono decidis efektivigi la malpermeson.
Bayer kaj Syngenta, firme kontraŭ tiu malpermeso, regule asertas ke aliaj faktoroj estas je origino de la malkresko de abela loĝantaro.
http://www.20minutes.fr/planete/1145849-20130426-action-greenpeace-abeilles-lors-ag-bayer