Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juin 2013 3 05 /06 /juin /2013 20:37
Francio/Hispano : petskribo por pireneaj ursoj

05/06/2013

Ni petas fortan kaj daŭran agadon por restarigi en Pireneoj ursan loĝantaron, per konservada kaj restarigada planoj de la specio kunaranĝitaj kaj harmoniigitaj.

Kial tio estas grava?

Ni, subskribantoj, petas de la franca kaj hispana registaroj fortan kaj daŭran agadon por restarigo en Pireneoj de vivopova loĝantaro de ursoj, per konservada kaj restarigada planoj de la specio kunaranĝitaj kaj harmoniigitaj, inkludante :

  • Tujan plifortigadon de ambaŭ kernoj de la ursa loĝantaro.
  • Pli bona jura protektado de la bruna urso en Francio kaj Hispanio.
  • Pli bona protektado de ties hejmo en Francio kaj Hispanio
  • Volisma politiko pri valorigado por la surlokaj popoloj de tiu escepta natura heredaĵo
  • Efikaj aranĝoj kiuj favoras kunloĝadon, preventon kaj kompenson por la domaĝoj kaŭzitaj al la pirenea bredado.

La francaj kaj hispanaj pireneoj nombras hodiaŭ dudekon da ursoj. Tio estas nesufiĉa por ebligi la daŭran vivadon de la specio en la pirenea masivo.

Neniu el ambaŭ kernoj konstituantaj la nunan loĝantaron estas vivopova.

Tiu de la Centraj Pireneoj restadas nesufiĉa, malgraŭ la lastaj ellasoj.

Koncerne la okcidentaj Pireneoj, konsistanta el nur du virseksuloj, ĝi estas preskaŭ estingiĝinta, dum ĝi kovras duonon el la areo de la pirenea dispartigo.

La postvivado de urso en Pireneoj postulas ekde nun volisman kaj grandskalan politikon.

Petskribo: http://www.avaaz.org/fr/petition/Petition_Ours_Pyrenees_Peticion_oso_Pirineos/

Francio/Hispano : petskribo por pireneaj ursoj

La kolektivo Urso-Pireneoj konsistas el asocioj:

en Francio : la asocioj membroj de « CAP Ours » :

Altaïr Nature, Animal Cross, Association Pyrénéenne des Accompagnateurs en Montagne du département Pyrénées-Orientales (APAM 66), Association Nature Comminges (ANC), Comité Ecologique Ariégeois (CEA), Conseil International Associatif pour la Protection des Pyrénées (CIAPP), Ferus (Groupe Loup France/ARTUS), Fonds d’Intervention Eco-Pastoral – Groupe Ours Pyrénées (FIEP), France Nature Environnement (FNE), France Nature Environnement Hautes Pyrénées (FNE 65), France Nature Environnement Midi-Pyrénées (FNE Midi-Pyrénées), Mille Traces, Nature Midi-Pyrénées, Nature Midi-Pyrénées comité local Hautes-Pyrénées, Pays de l’Ours - Adet(Association pour le Développement Durable des Pyrénées), Société d’Etude de Protection et d’Aménagement de la Nature dans le Sud Ouest - Pyrénées-Atlantiques (SEPANSO 64), Société Française pour l'Etude et la Protection des Mammifères (SFEPM), S'Ours, WWF France.

en Hispanio:

Acció Natura, ADENA -WWF España, Amigos de la Tierra Aragón,Asociación naturalista de Aragón (ANSAR), (DEPANA) Lliga per a la Defensa del Patrimoni Natural, Ecologistas en Acción Aragón, Fondo natural, Fondo para la protección de los animales salvajes (FAPAS), Fundación para la Conservación del quebrantahuesos (FCQ), GURELUR (Fondo Navarro para la Protección del Medio Natural).

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }