/image%2F0553642%2F201309%2Fob_b2b8b1c7b312b1c7abdb860bbff7e328_cnt.jpg)
22/09/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/sindikata-defilado-e-la-hotelo-park-hyatt-paris-vend-me
Du tagojn antaŭ la malfermo de la pariza modsemajno, la personaro de la hotelo Park Hyatt Paris Vendôme 180-ĉambra luksa hotelo situata en la tre kvieta « rue de la Paix » (strato de la Paco) komencis vendredon senliman strikon por denunci la malindajn laborkondiĉojn.
La riĉaj klientoj de la hotelo Park Hyatt Paris Vendôme spertis nekutiman vekiĝon ĉi-matene. Trideko da manifestaciantoj kolektiĝis antaŭ la enirejo kriante « sklaveco estas finita » aŭ « Hyatt ekspluatisto » kaj disdonante flugfoliojn al la preterpasantoj.
Alvoke de CGT kaj CNT, la strikanta personaro petas dektrian monaton da salajroj, haltigon de subtraktado, pagon de la kromaj horoj kaj respekton de la maksimuma labordaŭro.
Ĝi esperas devigi la direkcion al intertraktado profitante de la komenco de la « Fashion Week » venontan lundon. Kadre de la pariza modsemajno, la kvinstela hotelo akceptas ekspoziciojn kaj ludonas luksajn apartamentojn po pluraj dekoj da miloj da eŭroj.
« Se la ĉambroj ne estas purigitaj la direkcio ne povos akcepti la klientojn. Krom se ĝi konsentas intertraktadi kun ni », eksplikas Harold Kreyder, sindikata delegito CGT en Hyatt.
La servistinoj estas kore de la batalo. Dungitaj de la Franca Prestaĵa firmao de Servoj, ili postulas rektan dungadon fare de la hotelo por akiri pli bonajn laborkondiĉojn.
Nun, ties salajro malofte superas po 800 eŭrojn monate.
« Ni sinsekve plenumas sephorajn kontraktojn dum kiuj ni devas prepari 10 ĉambrojn. Tute ne eblas respekti la tempolimon kaj se ni preterpasas la tempon ni ne estas pli salajrataj » denuncas anonime unu el ili.
La dungitoj suferas la premojn de la direkcio por malinstigi ilin partopreni la lukton.
« Tiuj, kies nomo aperas en gazetaro estas skoldataj » eksplikas servistino, « la Franca prestaĵa firmao de Servoj riproĉas nin difekti la bildon de la firmao »
Aplikado de la laborkodo
Multaj internaj salajruloj en la luksa hotelo ne aŭdacas manifestiĝi pro la minacoj. « La direkcio eksplikas al tiuj, kiuj luktas ke ĝi faros tiamaniere ke ili perdos siajn postenojn kaj neniam retrovos laboron en hotela sektoro de la pariza lukso » eksplikas Harold Kreyder.
Tamen, krom pago de kromaj horoj kaj respekto de la labortempo la sindikatoj postulas nek pli nek malpli ol aplikadon de la laborkodo.
« Ne granda strebo por luksa hotelo kiu realigis preskaŭ 9 milionojn da eŭroj da profito pasintjare ».