Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mai 2013 7 26 /05 /mai /2013 19:20
Francio : pariza manifestacio kontraŭ la elpeladoj de Romaoj

26/05/2013

De 450 laŭ la polico ĝis 1.000 personoj laŭ la organizantoj manifestaciis sabaton posttagmeze en Parizo petante de la registaro ke ĝi modifu sian politikon rilate al la Romaoj, bedaŭrante « elpeladojn kiuj sin sekvas », konstatis ĵurnalisto de AFP.

La manifestaciantoj, plejparte romaaj familioj, marŝadis de la placo Sankta-Mikaelo ĝis la ĉirkaŭaĵoj de hotel Matignon, malantaŭ flagrubando surhavanta la subskribon « Hodiaŭ la Romaoj kaj morgaŭ kiu ? Stop rasismon ! Egaleco de rajtoj ».

http://eo.wikipedia.org/wiki/Hotelo_Matignon

« Neniu elpelado sen reloĝado », « Romaoj civitanoj » estis kelkiuj el iliaj sloganoj. En la defilado knabineto portis vestaĵon sur kiu oni povis legi : « Mi ne volas esti elpelita ».

Laure Labrosse, membro de la « programo 93 » en subteno al la Romaoj vivantaj en ladurboj, bedaŭris « homojn enstratigitajn » kaj « elpeladojn kiuj sin sekvas malgraŭ la ŝanĝo de registaro ».

Ŝi postulis « veran regionan politikon por ŝanĝi ĉion ĉi » kiu ne limiĝus al « izolitaj iniciativoj de kelkaj komunumoj ».

Saimir Mile, prezidanto de la asocio « La voĉoj de Romaoj », denuncis « politikon de teroro kaj represio ». « Ni ne estas problemo (...) Ni estas tie, ni restos tie, kaj ni petas nenion alian ol niajn rajtojn », li diris.

Francio : pariza manifestacio kontraŭ la elpeladoj de Romaoj

« En Francio, estas skribite « Libereco, egaleco, frateco ». Se mi dubas pri tio. Mi ne estas ŝtelisto, mi ne kaŭzas problemon. Mi nur deziras vivi trankvile ĉi-tie kaj labori. Tute male, oni detruas mian barakon, oni insultas min », asertis al AFP Boti Sorin, 38-jara Romao, kiu vivas en ladurbo en Sankta-Denizo, apud Parizo.

Rotaru Constantin, ankaŭ 38-jara kaj Rumano, alvenis en la parizan regionon antaŭ 4 jaroj. Li eksplikis ke li priserĉas la rubujojn por vendi tion, kion li trovas por nutri sian edzinon kaj siajn kvar gefilojn. « Kiel vi, kiel iu ajn, mi deziras labori kaj pagi impostojn ĉi-tie », asertis al AFP tiu viro minacata pri elpela juĝo.

http://www.liberation.fr/societe/2013/05/25/manifestation-parisienne-contre-les-expulsions-de-roms_905697

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }