Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mai 2013 4 16 /05 /mai /2013 09:19
Francio : Ne al trapasado de la « Rondiro de Francio 2013 » ĉe la Montpasejo de Sarenne

16/05/2013

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tour_de_France

La paŝtista vojo kondukanta al la Montpasejo de Sarenne estas bela kaj sovaĝa.

La migradpado GR54 (en la Nacia Parko Ecrins) laŭiras ĝin, miksiĝas en ĝi.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia_parko_%C3%89crins

Por la ekskursanto aŭ la cikloturisto, ĝi estas unu el tiuj belaj kaj maloftaj areoj kie li povas spiri puran aeron.

La faŭno (marmotoj, ĉamoj, lagopoj, tetroj, ktp) kaj flaŭro kiu ĉirkaŭas ĝin abundas.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Marmoto

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88amo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Lagopoj

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tetro

Pro la escepta karaktero de la loko, la rapideco estas tie limigita po 20 kilometroj hore (municipa dispono de 1989).

La « Rondiro de Francio 2013 » kaj ties kohorto de reklamaj veturiloj uzadus tiun vojon, kaj konsiderinda homamaso invadus la lokon dum pluraj tagoj.

Krome, speciale por la trapasado de la « Franca Rondiro », konstru-laboroj okazos sur la vojo.

Ĉio tio havus zorgodonajn konsekvencojn por faŭno kaj flaŭro.

Aliparte, multaj financistoj ŝatus pligrandigi la skieblan areon de Alpe d'Huez, kaj rigardas al Sarenne.

En longa daŭro, tiu trapasado de la Rondiro en loko ĝis tiam tiel bone protektita estas ja eble la unua paŝo al masiva betonigo.

En 1952, kiam Fausto Coppi (itala biciklisto) trudiĝis ĉe Alpe d’Huez, li trudiĝis meze de marmotoj kaj kelkaj kamparanoj, en tute malgranda vintrostacio.

La urbestro de Alpe d’Huez aliparte deklaris al AFP pri tiu unua trapasado de la « Rondiro de Francio » ĉe la Montpasejo de Sarenne ke « ĝi ofertas multajn eblecojn por estonteco ». Ja certe ekde hodiaŭ ni devas diri : « Ne! ».

http://www.youtube.com/watch?v=LWZA_tTeAQg

http://www.ina.fr/video/CAF91046855

PETSKRIBO: http://www.avaaz.org/fr/petition/Non_au_passage_du_Tour_de_France_2013_au_Col_de_Sarenne/

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }