Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juin 2013 4 06 /06 /juin /2013 14:45
Francio : memore al Clément Méric

26/06/2013

Komunikaĵo de Agado Kontraŭfaŝisma Parizo/antaŭurbo, 25an de junio 2013 :

De mardo matene, la tuta retgazetaro diskonigas informon de franca radio RTL, pri video rilatanta la morton de nia kamarado kaj amiko Clément, sen kontrolo. Same kiel la ĵurnalistoj kiuj dissendas tiujn kalumniojn, ni ne povis vidi tiun videon. Ni tamen formale forpuŝas la interpretadon kiu estas farita de ĝi. La kamaradoj ĉeestantaj kun Clément la 5an de junio plu asertas sian version :

  • jes parolaj interŝanĝoj okazis interne de la vendejo pro la plene rasismaj kaj kontraŭleĝaj diroj elmontritaj de la razkapuloj.
  • La fizika agreso okazinta ekster la vendejo estas fakto de la razkapuloj kiuj alproksimiĝis, ĉirkaŭis niajn kamaradojn tiam agresis ilin. La novnaziaj aktivistoj estis armitaj per ferpugnoj kaj mortigis Clément Méric-n.

Neeblas do ke bildoj montru Clément-n impetantan al sia agresinto por frapi lin en la dorso. La ekstrem-dekstraj aktivistoj mem neniam aludis pri de malantaŭa frapo fare de Clément.

La mensogoj plusenditaj en gazetaro nur pliakrigas la doloron de liaj parencoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/francio-fa%C5%9Dismo-mortigas.-kunkune-ni-batalu-kontra%C5%AD-%C4%9Di

Francio : memore al Clément Méric

06/06/2013

Merkredon 5an de junio 2013, elirante el vestaĵ-butiko, apud la stacidomo Saint-Lazare, Clément Méric, juna sindikatano 18-jara kaj aktivisto kontraŭfaŝisma estis frapita ĝismorte de membroj el radikala ekstremdekstro.

Veninte de Bresto por siaj studoj pri Politikaj Sciencoj, li estis viktimo de kunteksto de ekstremdekstra perforteco kiuj disvolviĝis tiujn pasintajn monatojn.

Li forpasis sekve al siaj vundoj, dumnokte, ĉe la malsanulejo Pitié-Salpêtrière.

Ĉiuj niaj pensoj iras al lia familio kaj parencoj al kiuj ni esprimas nian tutan solidarecon.

Memore al nia kamarado kaj amiko Clément murdita hieraŭ vespere de faŝistoj, rendevuo je la 17a hodiaŭ ĵaŭdon 6an de junio ĉe pasejo de Havro, Metroo Havre Caumartin, Parizo 9a

La kolektiĝo kuniĝos poste kun la kolektiĝo alvokita sur la placo Saint Michel je la 18a30.

Liaj amikoj kaj kamaradoj

Tri protest-amasiĝoj estas antaŭviditaj hodiaŭ en Parizo :

12h00 – devant l’IEP – 27 rue Saint-Guillaume

17h00 – sur les lieux du décès, passage du Havre

18h30 – place Saint-Michel

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }