Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2013 1 06 /05 /mai /2013 13:54
Francio : memmortiga procento en la malliberejoj tre supera al la eŭropa averaĝo

06/05/2013

Tion indikas la raporto Space realigita de la Instituto pri kriminologio kaj puna juroscienco en Laŭzano por la Eŭropa Konsilio. Tiu raporto kiu inkluzivas la jarojn 2010 kaj 2011 ankaŭ indikas la gravecon de la karcera troloĝantaro.

Okazis en Francio 95 memmortigoj da malliberuloj en 2010 t.e procento je 15,5 memmortigoj por 10.000 malliberuloj, kontraŭ averaĝo je 6,7 por tutaj 47 membro-landoj de la Eŭropa Konsilio.

Tiu raporto realigita por la Eŭropa Konsilio ne starigas ligilon inter la kadukeco de la francaj malliberejoj multfoje kritikataj, kaj tiu konstato.

La memmortiga procento registrita en Nederlando kaj Belgio estas eĉ pli grava.

Francio : memmortiga procento en la malliberejoj tre supera al la eŭropa averaĝo

Laŭ tiu raporto, Francio estas ankaŭ parto el la kvindeko da landoj kiuj enloĝas pli da malliberulojn ol disponeblaj lokoj en la malliberejoj.

Laŭ la datumoj de 2011, estis 113,4 enkarcerigitoj por 100 lokoj.

Finfine, Francio nombras ĉi-jare 111,3 malliberulojn por 100.000 enloĝantoj, dum la eŭropa averaĝo estas ja supera al 154. La franca procento estas proksime de Italio (110,7), sed pli alta ol tiu de Germanio (86,8) aŭ Nederlando (69,5).

http://www.franceinfo.fr/societe/le-taux-de-suicide-dans-les-prisons-francaises-tres-au-dessus-de-la-moyenne-eu-974801-2013-05-03

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }