Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 août 2013 1 19 /08 /août /2013 15:08
Francio : dekoj da misloĝatoj kolektiĝintaj en Parizo postulas « urĝan programon »

19/08/2013

Instalitaj de ĵaŭdo sub kovrotukoj placo Respubliko en Parizo, pluraj dekoj da misloĝatoj kaj aktivuloj de la asocio Rajto Al Loĝado (RAL) interpelaciis dimanĉon la registaron, postulante « urĝan programon » por provizi loĝejon al la senhejmaj familioj.

Por la dua fojo en kelkaj semajnoj, dekoj da misloĝatoj kaj aktivuloj de la asocio RAL kolektiĝis sur la placo Respubliko por protesti kontraŭ « la manko de volo » de la registaro agadi por plibonigi la situacion de loĝado en Francio. Ŝirmitaj sub granda kovrotukoj, la kampejo de la placo finiĝos lundon je la 18a, post 10 horoj de ĉeestado.

Delegacio antaŭvidas fakte iri lundon ĝis Matignon por peti rendevuon kun la Ĉefministro Jean-Marc Ayrault [Ero], kaj « aplikadon de la leĝo DALO, de la rajto al gastigado, de la leĝo pri rekvizicio » kaj ankaŭ « respekton de la engaĝiĝoj », nome malaltiĝon de la luprezoj kaj, interalie, jaran realigon de 150.000 sociaj loĝejoj.

« La registaro ne volas okupiĝi plene pri la problemo »

« Ni komunikos al Jean-Marc Ayrault poŝtaĵon kaj foton de la infanoj » kiuj kampadas kun sia patrino depost ĵaŭdo sur la placo, kie grandaj flagrubandoj proklamas « 1 hejmo 1 rajto » aŭ « For la elpeladojn », eksplikis al AFP Micheline [Miŝlin], aktivulo de RAL.

La 12an de aŭgusto, la Ĉefministro « estis fotita » kun infanoj kiuj ne povis ferii kaj kiuj estis gastigitaj por unu tago en Matignon.

« Kelkaj ne feriis, aliaj ne havas loĝejon ! », indignis la aktivulo.

Inter la familioj instalitaj sur matracoj kaj kartonoj, patrino 30-jaraĝa sin deklaris « senhejma » kun siaj kvar infanoj 4 kaj 12-jaraj, kalkulante pri la RAL por provizi al ŝi ŝirmilon de nun antaŭ lundo.

Ŝi havas nek laboron nek novaĵon pri sia edzo de tri jaroj, ŝi diras.

Simila operacio estis plenumita fine de julio dum 48 horoj, sed la postuloj de RAL ne estis aŭskultitaj, bedaŭris la aktivuloj. Laŭ Micheline, « la volo de la registaro okupiĝi plene pri la problemo ne ekzistas.. nenio moviĝas »

http://www.metronews.fr/paris/des-dizaines-de-mal-loges-rassembles-a-paris-demandent-un-plan-d-urgence/mmhr!TNzW0wSydkcuY/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }