Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 octobre 2013 4 03 /10 /octobre /2013 20:46
Francio : alvoko de siriaj rifuĝintoj en Kalezo

03/10/2013

« Ni estas tie de preskaŭ unu aŭ du monatoj. La franca registaro kaj la polico tre malbone traktis nin kaj montris neniun intereson pri nia situacio.

Ili sisteme elpelas nin el niaj hejmoj kaj ĵetas nin eksteren.

Ĉiufoje kiam ni trovas lokon por restadi, la polico venas kaj arestas nin, detruante niajn personajn aferojn kaj fermante la lokon.

Sekureca loko ne ekzistas kie ni povus rifuĝi en Kalezo, ni estas ĉi-tie nur por peti azilon en Britio.

Multaj inter ni havas parencojn kaj amikojn tie-for kiujn ni ŝatus vidi kaj kun kiuj ni deziras loĝi.

En Britio, estas pli granda siria komunumo ol en Francio.

Ni estas nun manifestaciantaj en la Kaleza haveno, kaj ni ne foriros antaŭ permeso iri en Brition.

Ni postulas ke iu el « UK home office » venu paroli kaj studas nian situacion. Ni rajtas peti azilon en Britio, sed kiel atingi ĝin? Leĝa rimedo ne ekzistas.

Francio : alvoko de siriaj rifuĝintoj en Kalezo

Ni estas nun ĉirkaŭ 65 sirianoj en la haveno, kun niaj familioj, maljunaj virinoj, patrinoj, infanoj, la plej juna estas 3-jara, kaj pli ol 50 policistoj.

Ni rajtas vivi kviete kaj ni bedaŭrinde spertas militon en Sirio. Ni bezonas rapidan helpon.

Ni serĉas sekurecon kaj rifuĝon en Eŭropo, sed ni ne ankoraŭ trovis ĝin, kaj ni esperas renkonti ĝin en Britio ».

http://www.secours-catholique.org/actualite/l-appel-des-refugies-syriens-a-calais,12202.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }