11/05/2013
Ĉe « Notre-Dame-des-Landes », la opoziciantoj al la flughaveno montris unu plian fojon sian mobilizadon organizante, ĉi-sabaton, homĉenon de 25 kilometroj.
Sukcesa defio por la opoziciantoj al la flughaveno de « Notre-Dame-des-Landes ».
La homĉeno de 25 kilometroj estis « bukita » komence de posttagmezo.
Iom maltrankvilaj matenfine, la organizantoj taksas ke 25.000 personoj finfine kunigis la manifestacion.
Manifestaciantoj ofte venintaj de tre malproksime por partopreni tiun plian amasinforman kolektiĝon.
Festa etoso ĉe ĉiu ĉenero : koloraj vestaĵoj, kelkaj muzikas dum aliaj svingas flagojn kaj hola-as ! je preterpasoj de veturiloj.
Venintaj peraŭte, kunveturade, bicikle por kelkaj loĝantoj de Nanto, bretonoj aŭ Vendeanoj, aŭ eĉ piede, la manifestaciantoj, laŭ kelkaj lokoj en densaj grupoj, komencis stariĝi fine de mateno laŭlonge de la 25 kilometroj el la elektita irvojo.
Tiu irvojo tute ĉirkaŭas la lokon kie estas planite konstrui ambaŭ trakojn kaj la flugstacion antaŭviditaj en la projekto pri translokado de la flughaveno de Nanto al « Notre-Dame-des-Landes ».
VIDEOJ: