Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 août 2013 6 17 /08 /août /2013 19:36
Ekvadoro : la lando rezignas domaĝi la ekologian rezervejon Jasuni

17/08/2013

Lanĉita antaŭ ses jaroj ĉe la tribuno de Unuiĝintaj Nacioj, la plano Jasunio-ITT (Iŝpingo, Tambococha et Tiputini) ĵus malsukcesis.

http://www.youtube.com/watch?v=CcEF3Ml8zas

Temis pri la unua monda iniciato por lukti kontraŭ tutmonda varmiĝo.

La ideo estis ne ekspluatadi naftoputon situantan en la monda biosfera rezervejo Jasunio interŝanĝe kontraŭ financa kontribuo de 3,6 miliardoj da dolaroj de la internacia komunumo. Sed la mono alvenis guton post guto, anoncis la ekvadora prezidento Rafael Correa.

http://www.youtube.com/watch?v=Y6wvp9kK68Q

Rafael Correa prezentis la malsukceson de la plano Jasunio-ITT kiel « unu el siaj plej malfacilaj decidoj » por alpreni.

Eĉ se li agnoskas erarojn kaj la efikojn de la monda ekonomia krizo, li akuzas la grandajn poluantajn landojn.

« Bedaŭrinde, ni devas diri ke la mondo ne subtenis nin… Ni kolektis nur 13,3 milionojn da disponeblaj dolaroj, 0,37% el kion, ni esperis. Ni faris erarojn sed neniu miskomprenu : la fundamenta kialo de tiu malsukceso estas ke la mondo estas je granda hipokriteco », deklaris la ekvadora prezidento.

Ekvadoro : la lando rezignas domaĝi la ekologian rezervejon Jasuni

Malkontenteco de la indiĝenaj kaj mediaj organizaĵoj

Flanke de la indiĝenoj kaj defendantoj de medio kiel Esperanza Martinez, prezidento de Ekologia Agado, la analizo estas tute malsama.

« Mi kredas ke la absoluta kulpo estas flanke de la respublika prezidento kiu prezentis kontraŭdirajn indikojn kaj formis komisionon ne sufiĉe kompetentan. Li ankaŭ eraris pri strategio serĉante monon, ne en la socianaro, en la mondaj civitanoj, sed ĉe firmaoj ofte ligitaj al la energia sektoro kaj en landoj kie la petrolkompanioj havas fortan influon », ŝi denuncas.

La konfederacio de la indiĝenaj nacioj de Ekvadoro jam anoncis ke ĝi mobiliziĝos por malhelpi la eksplutadon de la naftoputoj kaj deziras organizadon de nacia referendum pri la temo.

http://www.rfi.fr/ameriques/20130817-equateur-yasuni-itt-correa-petrole-indiens-conaie-accion-ecologica

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }