01/07/2013
De dimanĉo post-tagmeze, Egiptio spertas streĉegajn horojn. Popola movado je neniam vidita amplekso postulis demision de la prezidento Mohamed Morsi, dum liaj subtenantoj manifestaciis en tiu datrevena tago de lia ekfunkciiĝo. La tutan tagon, manifestaciantoj konverĝis al Tahrir-placo, en Kairo, kie centoj da personoj jam tranoktis.
La opoziciantoj instalis tendojn kaj flagrubandojn mallaŭdajn kontraŭ Mohamed Morsi, en tiu simbola loko de la batalo kiu elpelis el la potenco Hosni Mubarak-n en 2011. Aliaj kontraŭ-Morsiaj manifestaciantoj direktiĝis al la prezidenta palaco.
Manifestacioj malinklinaj al la prezidento okazis antaŭ en la provincoj. La armeo anoncis ĝis 17 milionojn da personoj mobilizitaj tra la lando. Aliflanke, liaj subtenantoj defendas la « leĝecon » de la unua civila prezidento. La Islamaj fratoj, frataro de kiu li devenas, alvokas al « ĝenerala mobilizado » por apogi la Ŝtatĉefon.
Tiuj konkurantaj mobilizadoj okazigis pliajn perfortaĵojn dimanĉon, post kolizioj en Aleksandrio kaj en la provincoj Nildelto inter manifestaciantoj por- kaj kontraŭ-Morsiaj kiuj okazigis ok mortintojn de merkrede, el kiuj usonan ĵurnaliston.
Persono estis mortigita en Beni Suef, tri aliaj en la provinco Asiut, sude de Kairo, kaj kvina dum alfrontiĝoj proksime de la lokoj de Islama Frataro.
Je origino de la alvokoj al manifestacio kontraŭ la prezidento, de tiam diskonigita de la opozicio, troviĝas « ribelo », movado kiuj asertas 22 milionojn da subskriboj en peticio alvokante al anticipa prezident-elekto.