Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juin 2013 7 02 /06 /juin /2013 17:19
Eŭropo : manifestacioj kontraŭ rigoreco en Frankfurto kaj sude de Eŭropo

02/06/2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/tutmondo-popoloj-unui%C4%9Dintaj-kontra%C5%AD-trojko

La rigorecaj politikoj estis denuncitaj sabaton en la stratoj, fare de miloj da personoj en Germanio, Hispanio kaj Portugalio, dum tago kiu markis 15 jarojn da ekzistado de la Eŭropa Centra Banko.

Pluraj miloj da personoj kolektiĝis sabaton tra Eŭropo por denunci la rigorecajn politikojn:

En Frankfurto, 7.000 manifestaciantoj mobiliziĝis, laŭ la polico, « Blockupy », kolektivo kiu organizis la manifestacion, nombris siaflanke 20.000 manifestaciantojn.

Origine, la defilado planis finiĝi per amasiĝo apud la Eŭropa Centra Banko, kiu celebris en tiu 1a de junio sian 15 jarojn da ekzistado, sed estis haltigita de la policistoj.

La polico, kiu unue ĉirkaŭis dum pluraj horoj centojn da manifestaciantoj, postulis ke ili defiladu kun malkaŝitaj vizaĝoj dum kelkaj kaŝis sin sub skarpoj, kapuĉoj kaj fulardoj.

Video:

http://www.rtbf.be/video/detail_francfort-manifestation-contre-l-austerite?id=1828391

Eŭropo : manifestacioj kontraŭ rigoreco en Frankfurto kaj sude de Eŭropo

En Hispanio, maldekstraj kaj kontraŭ-kapitalismaj partioj ankaŭ alvokis manifestacion kontraŭ rigoreco. Malantaŭ agitvortoj celantaj ankaŭ ĉi-tie la trojkon kaj la rigorecajn politikojn, pluraj miloj da personoj defiladis aparte en Madrido sabaton vespere.

En Portugalio, « Trojko eksteren ! » aŭ « Registaro demisio ! » estis legataj sur la afiŝtabuloj svingitaj de la protestantoj antaŭ la sidejo de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) en Lisbono.

http://www.rts.ch/info/monde/4950585-manifestations-anti-austerite-tendues-a-francfort-et-dans-le-sud-de-l-europe.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }